Usona Imperio estas neformala termino, kiun oni uzis por kune priskribi la diversajn koloniojn kaj teritoriojn kiuj estis aŭ posedataj aŭ regataj de la usona registaro surbaze de la ideo de la Imperio de Libereco.
Usona Imperiismo estas la politika tendenco de Usono ekde ties unuaj jardekoj etendiĝi unue al Pacifiko, poste al apudaj teritorioj kaj dum la tuta 20a jarcento tutmonde jam ne per rekta konkero de teritorioj (kvankam foje eĉ tio) sed per klara etendo de siaj ekonomiaj, politikaj, militistaj, kaj socikulturaj influoj unue kaj poste ĝenerala hegemonio.
Usona Imperiismo povas esti difinita kiel ekonomia, militista, kaj kultura influoj fare de Usono sur aliaj landoj. Tiaj influoj ofte rilatas al etendo en eksterlandaj teritorioj. Etendo grandskale estas ĉefa celo de imperio, kies elstara ekzemplo estus la Brita Imperio. La koncepto de Usona Imperio estis unuafoje popularigita dum la prezidenteco de James K. Polkkiu kondukis Usonon al Meksika–Usona Milito de 1846, kaj la eventuala aligo de Kalifornio kaj de aliaj okcidentaj teritorioj pere de la Traktato de Guadalupe Hidalgo kaj la aĉeto de La Mesilla [mesIja].
Usona Imperiismo estas termino uzata por referenci al historia etendismo, invadoj kaj koloniismo kiuj formas parton de la historia kaj aktuala politika, kultura, militista kaj ekonomia influoj fare de Usono mondskale.
La moderna koncepto de imperiismo estas la praktiko de dominado fare de lando kun pli forta ekonomia kaj komerca povo, por ampleksigi siajn influojn super malpli disvolvigintaj landoj. La termino estas pridisputata, ĉar kelkaj opinias, ke ne estas imperiismo, aliaj kiuj ja ekzistas, sed estas nemalica, kaj aliaj kiuj ekzistas malprofite por la dominataj landoj.
Doktrinoj sekvitaj (kaj foje proklamitaj de la propra usona registaro ekde ties komencoj) kiaj tiuj de la evidenta destino, Monroe kaj Korolario Roosevelt, la Bastonego, la Doktrino de nacia sekureco, ktp., kaj faktoj kiaj la konkero de Okcidenta Usono, la Meksika Milito, la Bananaj militoj, la Hispana-usona milito kaj, pli ĵuse, la Vjetnama Milito, la Usona embargo kontraŭ Kubo, la Doktrino de Bush evita milito, la Milito en Afganio, kaj aliaj internaciaj konfliktoj faris, ke "usona imperiismo" estas termino akceptita de plej parto de la internacia komunumo.
Usono origine estis nordamerika koloniaro en Brita imperio. En 1776, per Usona Revolucio, ĝi sendependiĝis. La usonanoj daŭrigis la ampleksigon okcidenten, kie jam situis nordamerikaj indianoj, parto el Franca Imperio kaj parto el Hispana Imperio. La enmigrado de eŭropanoj provizis la homojn, kaj la modernaj industrio kaj ekonomio de Usono provizis la armilojn kaj monrimedojn. La loĝantoj de la okcidento estis aŭ usonanigitaj, aŭ migrigitaj, aŭ ekstermitaj. La idearo esprimita en Manifest Destiny ("evidenta destino") instigas al koloniado de Nordameriko.
Elstaraj punktoj en tiu historia fazo estas:
La plejparton de la eksterusonaj kolonioj de Usono ĝi gajnis per la usona venko en la Hispana-usona milito, post kiu la Reĝlando de Hispanio estis devigata cedi la plejparton de siaj ankoraŭaj koloniaj posedaĵoj al la regado de Usono.
La plejparto de la antaŭaj kolonioj de Usono de post tiam fariĝis sendependaj ŝtatoj, ŝtatoj de la usona unio, aŭ memregantaj komunumoj.
La jenaj regionoj iam estis parto de la "Usona Imperio":
Usonaj trupoj multfoje invadis landojn. La Doktrino de Monroe (1823) avertis al eŭropaj imperioj, ke Usono konsideris sin la ĉefa potenco en Ameriko kaj ne toleros fremdajn influojn. Laŭ tiu, la mezamerikaj regnoj estis neoficiale nomataj "bananaj respublikoj", kie usonaj fruktofirmaoj kiaj United Fruit Company estis la vera potenco super la lokaj registaroj.
Ankaŭ en Afriko, kontraŭsklavismaj usonanoj aĉetis landon por loĝigi la eksajn sklavojn, kiuj organizis sian novan regnon Liberion laŭ la usona modelo.
Post Dua mondmilito, la Malvarma milito kontraŭmetis Usonon kaj Sovetion. Tial ke la milito akcelis la disigon de eŭropbazitaj imperioj, ambaŭ superpotencoj dividis la mondon laŭ blokoj. Usono organizis NATO-n en okcidenta Eŭropo kaj SEATO en sudorienta Azio. Ankaŭ ceterloke, Usono helpis registarojn favorajn al si. Inter tiuj subimperioj, Argentino agis en Cono Sur, Sudafriko en suda Afriko, kaj Israelo kaj iam Irano en sudokcidenta Azio. Foje la Malvarma milito varmiĝis kaj usonaj trupoj batalis rekte kontraŭ aliblokanoj en Korea Milito, Vjetnama milito, Grenado.
La usona armeo havas multajn bazojn en ĉiu mondoparto.
Hodiaŭ, la termino "Usona Imperio" iafoje estas uzata kiel mallaŭda esprimo por konkretigi la militan kaj kulturan ĉeeston de Usono en multaj landoj. American Empire (Usona Imperio) estas libro de Andrew Bacevich, kiu diras, ke Usono ekagis kiel imperio de post la fino de la Malvarma milito. Iuj usonaj komentariistoj kaj eminentuloj insistas, ke Usono estas kaj devas esti imperio ĉiusence. La Project for a New American Century (Projekto por Nova Usona Jarcento), kiu inkluzivas multajn el la nuntempaj ŝtatestroj de Usono, reprezentas tiun vidpunkton.
Usonaj intelektuloj kiaj Noam Chomsky kaj Edward Said verkas kontraŭ la imperiemo de Usono.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Usona Imperiismo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.