Unuciklo estas veturilo sen motoro, kiel biciklo, sed kun nur unu rado.
Pro tio ke ĝi havas nur unu radon, ĝi ne bezonas kadron. Unuciklo konsistas nur el selo sur selforko sur rado. Estas pedaloj sur krankoj, kiuj estas tuj konektitaj al la nabo. Tial unuciklo ne bezonas ankaŭ ĉenon aŭ dentradojn.
Uzanto sidas sur selo kaj balancas. Se oni volas resti en unu loko, oni povas pedalumi iomete antaŭen kaj iomete malantaŭen kaj ripetadi kaj tiel balanci sen iri ien. La ruliĝado de la rado helpas teni la unuciklon rekta.
Oni povas unucikli surstrate aŭ eksterstrate, longdistance aŭ mallongdistance.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Unuciklo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.