Ultimato: Fina postulo, kun minaco

Ultimato - latine ultimatum - laŭ PIV estas definitivaj kondiĉoj de interkonsento, kiujn regno prezentas al alia kun averto, ke alia malakcepto kaŭzus rompon de la traktado kaj komencon de batalo aŭ milito.

Temas do pri postulo, ligita al difinita (plej ofte mallonga) tempo por plenumo de la postulo, kaj ligita al la minaco de seriozaj konsekvencoj en kazo de neplenumo de la postulo.

Ultimato en tiu klasika difino estas rimedo de politiko kaj dum pasintaj epokoj ofte antaŭis deklaron pri ekmilito. Kelkfoje oni dum modernaj tempoj ankaŭ uzas la vorton en kunteksto de privata aŭ profesia vivo, kun komparebla signifo, kvankam la minacata "milito" en privata aŭ profesia kunteksto sendube aspektos malsimile ol interŝtata milito.

El vidpunkto de etiko ultimato ĝenerale konsideriĝas negativa ago, ligita al forta premo kaj iusence ĉantaĝo. Tamen foje ultimatoj en politiko evitis pli grandajn damaĝojn, do batalojn aŭ militojn, kaj ne en ĉiu kunteksto estas kondamnindaj el etika vidpunkto.

Tags:

BataloLatineMilitoPIV

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

LindumoDodekanoSud-KoreioNubo.reGlotaloSankt FlorianAlzira14-a jarcentoGadmesoDistrikto BihorHolocena kalendaroLinio Kintetsu-NaraDua MondmilitoKanceroZjablikovo (stacio de Moskva metroo)Listo de Esperantigitaj programojUndekanoKladruby (distrikto Benešov)AppleTaja lingvoArtoStir-helpa sistemoFagotoHott 93Digital rights managementPorsche 911Juan Antonio VillacañasSpecloAngorojHari Poter kaj la Ŝtono de la SaĝulojAldous HuxleyKyllä isä osaaGermana lingvoBakuparioGiorgia MeloniĈefpaĝoThe Tragically HipSankta BarbaraOrtezoTeknologioAlgemesíGoogle DoodleHTTP 404Don Manuel Osorio Manrique de Zúñiga, infano4-a de apriloVirina seksa mutiladoParadokso de kokino kaj ovo25-a de aŭgustoKovriloVikivortaro1900NulesCarcaixentRembrandtVikinovaĵojMoncófar (stacidomo)1994SalvadoroSeksoAntikva Egiptio16-a de apriloCarles Puigdemont i CasamajóInforma teknologioPoŝtmarkoj pri esperantoGermana Imperiestra RegnoPaskinsuloĜermolisto de germanaj esperantistojGavaro🡆 More