Tremolo

La tremolo (Populus tremula) estas specio de poplo indiĝena en malvarmet-mezvarmaj regionoj de Eŭropo kaj Azio, ekde la Britaj Insuloj oriente al Kamĉatko, norde en la Arktan Cirklon en Skandinavujo kaj norda Rusujo, kaj sude al centra Hispanujo, Turkujo, Tjanŝano, Nord-Koreujo, kaj norda Japanujo.

Ĝi ankaŭ troviĝas en unu loko en nordokcidenta Afriko en Alĝerio. En la sudo de sia arealo, ĝi troviĝas je altaj altitudoj en la montaro .

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tremolo
Ilustraĵo el libro [1] de 1885
Ilustraĵo el libro de 1885
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Malpigialoj Malpighiales
Familio: Salikacoj Salicaceae
Genro: Poploj Populus
Sekcio: Populus
Populus tremula
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
Tremolo
Tremolo
vdr

Priskribo

Tremolo 
Plenkreskaj (maldekstre) kaj junaj (dekstre) folioj
Tremolo 
Arboŝelo de tremolo.

Ĝi estas mezgranda foliarbo iĝanta al alteco de 10–25 m, kun trunkodiametro ĝis 1 m. La arboŝelo estas pale verda-griza kaj glata ĉe junaj arboj kun malhelgrizaj rombaj lenticeloj, iĝante malhelgriza kaj sulkigita ĉe pli maljunaj arboj.

La plenkreskaj folioj, produktitaj sur branĉoj de maturaj arboj, estas preskaŭ rondaj, iomete pli larĝaj ol longaj, 2–8 cm diametre, kun krude dentitaj randoj kaj flanke platpremita petiolo kiu longas 4–8 cm. La plata petiolo permesas al ili tremi en eĉ iometaj brizoj, kaj estas la fonto de ĝia scienca nomo kaj en pluraj naciaj nomoj. La folioj sur plantidoj kaj rapidkreskemaj tigoj de draĵoj estas tre malsamaj, korformaj al preskaŭ triangulaj, kaj ofte multe pli grandaj, ĝis 20 cm longaj; ilia petiolo ankaŭ estas malpli platpremita. Tremolo estas distingebla de la nearktisa tre parenca ŝajntremola poplo (Populus tremuloides) per la folioj kiuj estas pli krude dentitaj ĉe la palearktisa specio .

La floroj estas vente polenataj amentoj produktitaj en frua printempo antaŭ ol la novaj folioj ekaperas; ili estas dioikaj, kun virseksaj kaj inaj amentoj sur malsamaj arboj. La virseksaj amentoj estas verde kaj brune strukturitaj verdaj, longas 5–10 cm kiam liberigante polenon; la inaj amentoj estas verdaj, longas 2–4 cm ĉe polenado, maturiĝante en somerkomenco por porti 10-20 kapsulojn, ĉiu el tiu ĉi enhavante multajn malgrandegajn semojn troviĝantan en lanuga teksaĵo. Tiu ĉi helpas ventdisvastiĝon de la semoj kiam la kapsuloj malfermiĝas ĉe matureco .

Ekologio

Tremolo 
Tremolo vegetanta sufiĉe norde de la Arkta Cirklo en Norvegujo; aprilo 2008.

Ĝi estas tre rezistema specio kiu toleras longajn, malvarmajn vintrojn kaj mallongajn somerojn. Kiel aliaj parencaj tremolo-similaj poploj, ĝi disvastiĝas amplekse per draĵoj, kiuj povas esti produktitaj ĝis 40 m for de la gepatrarbo, formante ampleksajn klonajn koloniojn .

La hibrido kun blanka poplo (Populus alba), konata kiel griza poplo Populus × canescens, estas vaste trovita en Eŭropo kaj centra Azio. Hibridoj kun pluraj aliaj "tremolecaj" poploj ankaŭ estis breditaj ĉe forstadaj esplorinstitutoj por trovi arbojn kun pli bonega lignoproduktado kaj malsanorezisto (ekzemple P. tremula × P. tremuloides, bredita en Danujo ).

La tremolo estas rezistema al foliumado-premo de damaoj pro sia malagrabla gusto .

Referencoj

Tremolo 
Amentoj de tremolo.

Vidu ankaŭ


Eksteraj ligiloj

Tags:

Tremolo PriskriboTremolo EkologioTremolo ReferencojTremolo Vidu ankaŭTremolo Eksteraj ligilojTremoloAfrikoAlĝerioArealoArkta CirkloAzioBritaj InsulojEŭropoHispanujoJapanujoKamĉatkoMontaroNord-KoreujoPoploRusujoSkandinavujoSpecioTjanŝanoTurkujo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

4-UndekinoDistordo (apartigilo)KladrubySomalilandoSilikozoBenzenoPjotr Iljiĉ ĈajkovskijPatreonArba tagoUsonoGamelanoDua MondmilitoThe Tortured Poets DepartmentKomerca registroAraraquaraWest Ham UnitedBerlinoArmena lingvoMinada kaj Arbarkultura Altlernejo (Sopron)Baza enspezoAntikva EgiptioDNASârbi (Budești)1932JarrowBihar vármegyeListo de Esperantigitaj programojParolrekonadoHou YifanDilermando ReisMario Vargas LlosaKanceroEl-NinjoAkademio de EsperantoCycLIntroduction to Objectivist EpistemologyFrancioDekoltaĵoApple TV+FemurfendoZaragozoJaro165330-a de martoInterreta relajsa babiloMalaja lingvoHutia movadoAldous Huxley3-DekinoAmoroHott 93Melitón RodríguezHTMLVikinovaĵojFrandzadoEdmund HaulerListen to Wikipedia1994Adolf HitlerBeŝamelo🡆 More