The Munsters: Televida serio

The Munsters (La familio Munster) estas usona televidserio kiu priskribas la hejman vivon de familio de malmalicaj monstroj en kiu stelulas Fred Gwynne kiel la dommastro simila al la Monstro de Frankenstein nome Herman Munster, Yvonne De Carlo kiel vampira edzino, nome Lily Munster, Al Lewis kiel Avo, nome senila vampiro kiu nostalgias pri la bonaj iamaj tagoj, Beverley Owen (poste anstataŭita de Pat Priest) kiel la nevino Marilyn Munster, kies usoneca belo faris ŝin la plej rimarkinda el la familio, kaj Butch Patrick kiel duon-vampiro, duon-homlupo filo Eddie Munster.

La serio estis satiro kaj de tradiciaj monstrofilmoj kaj de la tipa familio de la epoko, kaj estis produktita de la kreantoj de Leave It to Beaver. Ĝi konkurencis kontraŭ la simile makabreca The Addams Family (kiu estis elsendita de la ABC) kaj atingis pli altajn rangojn en la Taksoj Nielsen.

The Munsters
The Munsters: Televida serio
televida serio
Originala titolo The Munsters
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Usono
Ĝenro American television sitcom, monster television program
Aktoroj Fred Gwynne
Amplekso
Sezonoj 2
Epizodoj 70
Daŭro sen reklamoj 24
Elsendo
Elsendita 24 sep. 1964 – 12 maj. 1966
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
The Munsters: Televida serio
The Munsters: Televida serio
vdr

En 1965, The Munsters estis nomumita por la premio Golden Globe Award por la Plej Bonkvalita Televidserio, sed ili ne ricevis la premion kiu estis atribuita al The Rogues. En la 21a jarcento la serio ricevis kelkajn nomumojn al la premio TV Land, inklude unu pro la Plej Malfidinda Ŝoforo (Herman Munster).

La serio estis origine elsendita ĵaŭde je la 7:30 vespere en CBS el la 24a de septembro, 1964, ĝis la 12a de majo 1966; oni produktis 70 epizodojn. La serio estis nuligita kiam la pinto estis atingita de serio de la ABC nome Batman, kiu estis tutkolora. Kvankam la sekvantaro estis malalta dum la dekomencaj du jaroj, The Munsters ja atingis grandan publikon pere de elsendo pere de kanalaro. Tiu populareco garantiis postan serion, kelkajn filmojn, kaj teatraĵon.

La 26an de oktobro, 2012, NBC elsendis modernan refilmon de The Munsters nome Mockingbird Lane kiel pilota fimo. La serio malsukcesis esti farita de NBC pro malkonsentoj pri la malhela naturo kaj nekonsistanta tono.

Referencoj

Tags:

American Broadcasting CorporationHomlupoMonstroMonstro de FrankensteinSatiroTelevidserioVampiroYvonne De Carlo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Libera verkoKartagoCSSOrgioPeter HiggsMoresnet neŭtrala7-a jarcentoAŭstralioReal SteelAstrud GilbertoPaperoGiovanni Battista TiepoloErfurtoZsigmond Móricz3-UndekenoDinanPrezidanto de UsonoTekstilindustrioCDATABill Evans (pianisto)Antikva epokoFraktaloAntaŭromantikismoMax MeckelItalioVaginoHumanismoKrak des ChevaliersAlgoritmoSeleno (mitologio)Baltimore (Marilando)Hieroglifoj1838Informo-rehavigo7-a de apriloKvantizantoAleksandro la GrandaXXXTentacionVikimedia KomunejoBakuoYoussef HindiSankta Georgo22-a de apriloMargaret Zaleski-ZamenhofLotte ZweigSauda ArabioMidzadoĈirkaŭremparo de MöbisburgListen to WikipediaPentrartoOseta VikipedioV Liceum Ogólnokształcące im. księcia Józefa Poniatowskiego w WarszawieUTCAlbufeiraFernão de MagalhãesSuna eklipso2024OlhãoFingrumadoMerloSlovaka VikipedioRjukju-reĝlandoMimie MathySword Art OnlineWikipediaKostariko🡆 More