Al mi malklaras pluraj parametroj.
Ekzemple "kreito", ĉu temu pri "kreinto"? "Kamero" - ĉu temu pri "kamerao" aŭ pli bone "kameraisto"? Kaj "kanelo" - eble temu pri "kanalo" aŭ pli ekzakte "televida kanalo", ĉu? Kaj kion precize celu "antaŭis_de" (eble "antaŭa serio"?), "sekvis_de" (eble "sekva serio"?) kaj "rilata" (...?)?
Sed mi ne volas soni nur kritikanta: Mi tre bonvenigas, ke iu jam faris la laboron krei tian ŝablonon, pri kiu mi pro la ĝis-nuna ne-mencio en la alilingvaj samtemaj ŝablonoj komence timis, ke ĝi ankoraŭ ne estus. Mi nur volus, ke ĝi estu vere bone komprenebla, kaj ĝojus se ĝi pli aplikiĝus.
ThomasPusch 15:17, 30. Maj 2009 (UTC)
Flanke, vidu la intertempe de Thomas faritajn artikolojn pri kanelo kaj kanalo (apartigilo) ... klare ĉi-tie ne temas pri "kanelo", sed "kanalo"... Mi ĵus renkontetis lin en Kaŭnaso (li ferietas tie dum 10 tagoj kun la familio), do li mem ne tiom rapide povos plulabori pri la temo, nun ne havante aliron al la reto.
Aidas 15:01, 15. Jun 2009 (UTC)
Mi nun minimume adaptos la ŝablonon kaj la ĝis nun malmultajn aplikaĵojn de ĝi. En tio mi limiĝos al tio ansttaŭigi miskompreneblajn aŭ erarajn vortojn, kaj krome cele al laŭebla simpleco elektos la vortojn por la ŝabloneroj tiel, ke ili laŭeble samu kaj en la redakta teksto kaj en la finaspekto de la ŝablono.
ThomasPusch 12:34, 21. Jun 2009 (UTC)
En tiu ĉi informkesto ne eblas kontroli eventualajn ŝanĝojn aŭ aldonojn per butono Antaŭrigardo. Jujijo 08:01, 6. Sep 2010 (UTC)
angle Hi, I drafted instructions for P2437 and P1113 wikidata properties. Discussions here and here. --Supernino (diskuto) 07:15, 9 sep. 2017 (UTC)
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ŝablono-Diskuto:Informkesto televida serio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.