Tetuano (en araba, تطوان / Tiṭwān), de la tamazight Titāwen pluralo kio signifas la okuloj aŭ la fontoj.
Foje konata kiel "La blanka kolombo", estas urbo de la nordo de Maroko, situa proksime de la Mediteranea Maro, ĉe Tanĝero kaj de la urbo de Ceŭto. La provinco aŭ vilajao de Tetuano havas ĉirkaŭ 725.000 loĝantojn (2006) kaj la urbo mem ĉirkaŭ 315.000 loĝantojn. Ĝi estas la maroka urbo plej simila al la urboj de Andaluzio en Hispanio. Ekde 1999, la monarko Mohamedo la 6-a elektis ĝin kiel ĉefa somera rezidejo.
Tetuano | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo de Maroko | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 93000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 380 787 (2014) [+] | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | , 5° 22′ U 35.566666666667-5.366666666666735° 34′ N, 5° 22′ U [+] | ||||
Alto | 90 m [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Tetouan [+] | |||||
Ĝi estas en regiono de agrikulturo, kio konvertas ĝin en komerca centro de la produktoj kultivataj en la zono kiel cerealoj, oranĝoj, citronoj, fruktoj kaj legomoj; la resto de la ekonomia agado disdividiĝas inter la bredado kaj la manfarado. Estas ankaŭ industrio pri produktoj derivataj de tabako, sapo, alumetoj, faruno, tekstilaj kaj materialoj de konstruado, kvankam la ĉefaj industrioj estas de konservado (fiŝoj), de grafikaj artoj kaj de mebloj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Tetuano, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.