Teréza NOVÁKOVÁ (naskiĝis la 31-an de julio 1853 en Praha - mortis la 13-an de novembro 1912 en Praha) estis ĉeĥa verkistino de rakontoj kaj romanoj pri pololaj herooj konfliktantaj kun sia ĉirkaŭaĵo.
Ŝi partoprenis virinan movadon kaj iniciatis folkloran esploron de orienta Bohemio. Patrino de grava literatura kritikisto Arne Novák.
Teréza Nováková | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskonomo | Tereza Lanhausová | |
Naskiĝo | 31-an de julio 1853 en Nova Urbo | |
Morto | 13-an de novembro 1912 (59-jaraĝa) en Malgranda Kvartalo | |
Tombo | tombejoj de Olšany vd | |
Etno | ĉeĥoj vd | |
Lingvoj | ĉeĥa • germana vd | |
Ŝtataneco | Aŭstra imperio • Aŭstrio-Hungario vd | |
Familio | ||
Edz(in)o | Josef Novák vd | |
Infanoj | Theodor Eduard Arnošt Novák • Arne Novák • František Vladimír Novák vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto • redaktisto • tradukisto • etnografo • publikigisto • ĉefredaktisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ŝia fraŭlina nomo estis Lanhausová. Kiel filino de germanino kaj ĉeĥo ŝi konis ambaŭ lingvojn kaj ellernis perfekte ankaŭ la anglan kaj la francan. En 1876 ŝi edziniĝis al gimnazia instruisto J. Novák kaj transloĝiĝis kun li al Litomyšl. Tie ŝi eklaboris en virina movado per prelego pri verkistino Karolína Světlá, kiun ŝi konsideris sia instruistino. Post kiam ŝi vidviniĝis kaj mortis ankaŭ tri el ŝiaj infanoj, ŝi foriris al Proseč, kie ŝi poste verkis siajn ĉefverkojn.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Teréza Nováková, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.