Teneka Lingvo

La teneka (Teenek kaaw, Teenek kawintalab; Etnonimo : Téenek) estas indiĝena lingvo de Meksiko , kiu apartenas al la majaa lingvofamilio.

Ĉirkaŭ la jaro 2005, ĝi estis parolata de kelkaj 150 000 homoj (Huastekoj/Tenekoj) precipe en la federaciaj ŝtatoj de San Luis Potosí kaj Veracruz samkiel (malpli multnombre) en Tamaulipas.

Teneka, alilingve : Téenek, Huaxteca (ISO : hus)
Parolata en Meksiko (San Luis Potosí, Veracruz kajTamaulipas)
Parolantaro 173.233 (2000)
Lingvofamilio

Maja

  • Huasteca
    • Teneka
Alfabeto Latina alfabeto
Oficiala statuso
Oficiala en
Nenie. La teneka estas unu de la 62 rekonataj indiĝenaj lingvoj de Meksiko.
Lingvokodoj
ISO 639-1 -
ISO 639-2 -
ISO 639-3 hus
Portalo Lingvo

La gramatiko de la lingvo nur antaŭnelonge (1988) estis bone priskribita.

En la teneka ekzistas riĉega mitologia tradicio kiu ankoraŭ estas nur parte alirebla.

La teneka fariĝis disigita de la aliaj majaaj lingvoj, supozeble pro migrado el la majaa kernareo. Ĝis en la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento varianto de la teneka (la ĉikomucelteka) estis parolata ankoraŭ de kelkaj loĝantoj en Chiapas (Suda Meksiko).

Bibliografio

  • Barbara Edmonson (2004), Investigación linguística del huasteco. En: Jesús Ruvalcaba Mercado, Juan Manuel Pérez Zevallos, Octavio Herrera Pérez (ed.): La Huasteca, un recorrido por su diversidad, paĝoj 295–318
  • Ariel de Vidas, A., (2003), “Etnicidad y cosmología: La construcción cultural de la diferencia entre los teenek (huaxtecos) de Veracruz”, en: UNAM, Estudios de Cultura Maya. Vol. 23.
  • 't Hooft, Anuschka van, en José Cerda Zepeda (2003), Lo que relatan de antes. Kuentos tének y nahuas de la Huasteca. Eds. del programa de desarrollo cultural de la Huasteca, Pachuca de Soto, Hidalgo, Meksiko.
  • Stresser-Pean, G., (1989), “Los indios huastecos”. En: Ochoa, L. (ed.): Huastecos y Totonacas, México: Conaculta.
  • Atlas cultural de México: Lingüística. México (1988), Instituto Nacional de Antropología e Historia (INAH).
  • Marcelo Alejandre (1890), Cartilla Huasteca - Con su gramática, diccionario, y varias reglas para aprender el idioma. Oficina Tip. de la secretaría de fomento en México, 188 paĝoj.

Eksteraj ligiloj

Jorge Nieto Malpica, Fernando Treviño Espinosa, Arely Millan Orozco: Teenek o huasteco - ¿Una lengua en vías de extinción? Comunicación e Cidadanía Arkivigite je 2022-01-23 per la retarkivo Wayback Machine (2008), 6. (PDF; 1,5 MB)

Tags:

2005EtnonimoIndiĝenaj lingvojMajaa lingvaroMeksikoSan Luis PotosíTamaulipasVeracruz

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

El Pozo (stacidomo)SüdwestrundfunkHumaitá (Amazonio)Fonua lingvoLouis-Christophe Zaleski-ZamenhofAmerikoPlatonoDomajna nomsistemoAkuzo pri ofero de sangoLigo de Ĉampionoj de UEFAKleopatro la 1-aTTTArkeologioGlavoSenpilota aviadiloWorldCatSalomonsbornStefan ZweigBurundoBéla SzokolayHeřmaničkyPornhubFrandzadog2w7nKladruby (distrikto Benešov)Nules1-DodekinoEdmund HaulerDon Manuel Osorio Manrique de Zúñiga, infanoRobert J. C. YoungPugoDistrikto BihorInterreta relajsa babiloAngla lingvo3-HeptinoBukareŝto2-DekinoBurgo HoheneckenApache OpenOffice3-a de apriloPermesilo de GNU por Liberaj DokumentojJavaScriptKortego1922Bretonio (franca regiono)Merkredo1900SunoLešany (distrikto Benešov)Virina seksa mutiladoErotikaj helpilojYoussef HindiHans ModrowKvirinala palacoLos-AnĝelesoHidișelu de SusLa skuado de la kanabo (Francesco Filippini)VeteroRadioamatora operatoroBelorusioIdeala Esperanto-Biblioteko4-UndekinoEsperantoŠibenice (artileria fuortaro)Idanha-a-NovaLibreOfficeKomerca registro🡆 More