Joaquim Teófilo Fernandes Braga (Ponta Delgada, Acoroj, 24 de februaro 1843 — Lisbono, 28 de januaro 1924) estis politikisto kaj verkisto de Portugalio.
Lia debuto okazis en 1859, kiam li publikigis la libron Folhas Verdes (Verdaj folioj). Teófilo Braga elgradiĝis pri juro en Universitato de Koimbro. En 1865 li kaj Antero de Quental polemikis kontraŭ la prestiĝa poeto Castilho, okazaĵo kiam stariĝis la portugala literatura realismo. Post transloĝiĝo al Lisbono, en 1872, li instruis literaturon en la beletra kurso de la lisbona universitato. Li malavare verkis pri literatura historio, etnografio, poezio, fikcia prozo, eseo kaj pozitivisma filozofio.
Teófilo Braga (1843-1924) | |||||
---|---|---|---|---|---|
portugala verkisto kaj historiisto | |||||
Persona informo | |||||
Teófilo Braga Joaquim Teófilo Fernandes Braga | |||||
Naskonomo | Joaquim Teófilo Fernandes Braga | ||||
Naskiĝo | 24-a de Februaro 1843 en Ponta Delgada, Acoroj, Portugalio | ||||
Morto | 28-a de Januaro 1924 en Lisbono, Portugalio | ||||
Tombo | Church of Santa Engrácia vd | ||||
Lingvoj | portugala vd | ||||
Ŝtataneco | Portugalio • Reĝlando Portugalio vd | ||||
Alma mater | fakulato pri juro de la Universitato de Koimbro vd | ||||
Partio | Portuguese Republican Party vd | ||||
Subskribo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | antropologo • politikisto • dramaturgo • filozofo • universitata instruisto • poeto • verkisto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Bocage: his life and literary epoch vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ekde 1878, jaro kiam li kandidatis al la ĉambro de deputitoj, li sin dediĉis al la politiko. Li partoprenis en diversaj rangoj de Respublika Partio.
En la 28-a de aŭgusto 1910 Teófilo Braga elektiĝis kiel deputito de Lisbono. Oktobre de la sama jaro li fariĝis prezidanto de la provizora registaro. En 1915 la portugala parlamento elektis lin kiel prezidanton de la respubliko. Tiu mandato daŭris de la 29-a de majo ĝis la 5-a de oktobro 1915.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Teófilo Braga, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.