Subministro estas ano de registaro en pluraj ŝtatoj, kiu respondecas pri iuj komisioj por supera ministro.
Alikaze oni parolas pri "ŝtata sekretario" kun aparta rolo en diversaj landoj.
La subministroj estas anoj de registaro, je la supra rango de la ministeria hierarkio, lokitaj sub ministro, aŭ kelkfoje sub la ĉefministro. Por ekzemplo, Vincent Van Quickenborne estis subministro komisiita pri administracia simpligo sub la ĉefministro. La subministroj ne estas submetitaj al la konstitucia regulo havi tiom da francparolantaj kiom da nederlandparolantaj ministroj (la ĉefministro Elio Di Rupo ne estas enkalkulita kaj estas dirata « lingve senseksa »). La belgaj subministroj ofte havas apartajn kompetentecojn por asisti la ministron en ties taskoj. Por ekzemplo, la vicsubministro pri financoj, Bernard Clerfayt estis komisiita pri modernigo de la servo pri financoj, media fiskleĝaro kaj batalo kontraŭ impostfraŭdo en la registaroj de Leterme (1-a), Van Rompuy (1-a) kaj Leterme (2-a).
Ĝis en 1993, ekzistis en la kanada registaro ŝtata sekretario pri eksteraj aferoj (Secretary of State for Foreign Affairs), kiu respondecis pri la konduko de la eksteraj aferoj.
Inter 1993-2003, la titolo "ŝtata sekretario" estis donita al pluraj kanadaj parlamentanoj komisiitaj asisti ministron pri iu aparta kampo. Tiuj ŝtataj sekretarioj okupis postenon kompareblan al tiu de la francaj subministroj, sed ne estis anoj de la registaro.
En Hispanio, la posteno de "subministro" estas nomata kiel subsecretario.
La usona ŝtata sekretario (Secretary of State) estas ano de la asistantaro de la prezidanto de Usono komisiita pri la konduko de la eksteraj aferoj.
En la usonaj ŝtatoj la Secretary of State estas ano de la administracio responsa pri multaj registaraj funkcioj, kiuj dependas de la konstitucio kaj de la leĝoj de ĉiu ŝtato sed inkluzivas la regadon de la balotoj. En tri ŝtatoj (Masaĉuseco, Pensilvanio kaj Virginio), oni parolas pri Secretary of the Commonwealth (esperantlingve komunumo de Nacioj).
Ĝis la 16-a de majo 2012, en Francio, la subministroj estis anoj de la registaro, je la supra rango de la ministeria hierarkio. Ili povis esti aŭtonomaj, aŭ lokitaj sub ministro, aŭ kelkfoje sub la ĉefministro. Principe, ili estis komisiitaj pri iu aparta aktiveca sektoro. Ili sidis en la konsilio de la ministroj nur se iu tagordero apartenis al siaj atribuoj. Ekde la 16-a de majo 2012, ili estis anstataŭigitaj de delegitaj ministroj.
La ŝtata sekretario estas la sekretario de la suverena princo de Monako. Nun : Jacques Boisson (ekde julio 2008)
La norvejaj subministroj (statssekretær) havas rolon kompareblan al la francaj subministroj.
La nederlandaj subministroj (staatssecretaris) havas rolon kompareblan al la francaj subministroj. Ili sidas en la konsilio de la ministroj nur kiam iu temo apartenas al iliaj atribuoj.
La brita ŝtata sekretario (Secretary of State) estas ano de la registaro, kaj ofte sidas inter la ministraro. Ĝia rôlo estas tiu de franca ministro kaj ĝi estas komisiita pri ministerio.
Ofico de ŝtata sekretario originis en la mezepoko. La klerikoj komisiitaj pri la korespondado inter la monarko kaj ties agentos fariĝis laŭ la jarcentoj la ĉefaj respondeculoj pri la konduko de la regado. Ĝis en la 16-a jc, estis nur unu ĉefa sekretario, kaj nur du ankoraŭ en la 18-a jc.
En Svislando la ŝtata sekretario ne estas politikisto, sed alta ŝtatoficisto. Li dependis rekte de la federacia Konsilio. La leĝa bazo estas la leĝo pri organizado de la federacia administracio de la 19-a de septembro 1978, art. 64 poste la leĝo pri organizado de la registaro kaj administracio de la 21-a de marto 1997, art. 46)
Diskuto okazis pri nomumo de ŝtata sekretario en ĉiu departemento sed tiu reformo estis forpelita per popola voĉdono.
La kardinalo, ŝtata sekretario, estas la ĉefa respondeculo de la registaro de la Eklezio post la papo. Kelkfoje, li estas asistata de viculo en la ŝtata sekretariejo, nomata "prosecrétaire d’État".
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Subministro, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.