Stende estas urbo en Latvia historia regiono Kuronio, en la nordokcidento de Latvio en Kursa maltebenaĵo.
Ĝi apartenas al distrikto Talsi kaj situas en suda parto de la distrikto. La distancoj al la plej gravaj centroj estas 13 km de Talsi, 48 km de Kuldīga kaj 114 km de Rigo. Stende havis 1630 loĝantoj en 2021.
Stende | |||
Urbo | |||
| |||
Lando | Latvio | ||
---|---|---|---|
Distrikto | Talsi | ||
Historia regiono | Kuronio | ||
Supermara alteco | 72−90 m s. m. | ||
Koordinatoj | 57° 08′ 43″ N 22° 32′ 05″ O / 57.14528 °N, 22.53472 °O | ||
Areo | 4,8 km² (480 ha) | ||
Loĝantaro | 1 630 (29.01.2021) | ||
Denseco | 339,58 loĝ./km² | ||
Urbaj rajtoj | 1991 | ||
Horzono | EET (UTC+2) | ||
- somera tempo | EEST (UTC+3) | ||
Poŝtkodo | LV-3257 | ||
| |||
Vikimedia Komunejo: Stende | |||
Retpaĝo: stende.lv | |||
Averaĝa temperaturo: -5,5 °C en januaro, +16,5 en julio. Precipitaĵo 700-750 mm jare.
Historie, la vilaĝo ekzistis en ĉi tiu areo en Dižstende (5 km norde) ĉirkaŭ Stende grandbieno, kiu estis larĝa kaj riĉa delonge. La nuna Stende komencis formi en 1897 pro la konstruado de la fervojo Ventspils-Ribinsko. La stacio Stende ekfunkciis en 1900, kaj la linio estis finkonstruita en 1904. En 1925, sub la nomo Renčuciems (poste - Stendesciems), ĝi estis inkludita en listo de vilaĝoj.
Germana koncentrejo situis en Stende dum la Dua Mondmilito.
La rajtoj de la laborista vilaĝo (ekde 1961 - la urbovilaĝo) estis akiritaj en 1949. En 1978, vilaĝa evoluplano estis ellaborita, kiu ne estis efektivigita. Ĝi planis pri konstruado de laktofabriko, faklernejo kaj kinejo, pretervojo. Stende havas la statuson de urbo ekde 1991.
Jaro | 1935 | 1959 | 1970 | 1973 | 1979 | 1989 | 2000 | 2011 | 2021 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Homoj | 719 | 1850 | 1851 | 1956 | 2034 | 2134 | 2012 | 1732 | 1630 |
Jaro | Homoj kune | Latvoj | Rusoj | Belorusoj | Ukrainoj | Poloj | Litovoj | Judoj | Ciganoj | Tataroj | Germanoj | Estonoj | La cetero |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
1935 | 719 | 690 | 9 | 0 | 0 | 13 | 0 | 3 | 0 | 0 | 4 | 0 | 0 |
1979 | 2034 | 1743 | 174 | 30 | 15 | 24 | 14 | 5 | N/A | N/A | N/A | N/A | 29 |
1989 | 2134 | 1851 | 161 | 33 | 21 | 25 | 15 | 1 | 18 | 4 | 0 | 1 | 4 |
2000 | 2012 | 1800 | 116 | 26 | 17 | 20 | 15 | 1 | 9 | N/A | N/A | 0 | 8 |
2011 | 1732 | 1603 | 80 | 15 | 13 | 7 | 6 | N/A | N/A | N/A | N/A | N/A | 8 |
Ekde 2010 persontrajnoj ne plu haltas ĉe Stende stacio, kaj la nura transporto en la urbo estas per vojoj. De la ŝoseo transiranta ĝin P120 Talsi-Kuldīga (en la urbo - Brīvības Strato) proksime de Stende disbranĉiĝas vojoj V1401 Stende-Mērsrags, V1402 Stende-Sabile-Pūce kaj la municipa vojo tra Prāmnieki al Dižstende.
Kiel ligo inter la fervoja linio Rigo-Ventspils, Norda Kuronio kaj la marbordaj havenoj de la Golfo de Rigo, la germana armeo kiu okupis Kurzeme en 1916 konstruis etŝpuran fervojreton kiu kondukis de Stende al Roja, Mērsrags kaj Dundaga-Mazirbe-Ventspils. La linioj suferis malbone en ambaŭ mondmilitoj, kiam ili estis detruitaj fare de retiriĝantaj armeoj, sed ili poste estis restarigitaj. La reto funkciigis ĝis 1963, Stende stacio estis fermita en 1968.
Loka horo Sunhorloĝo, Flaga Placo en Brīvības strato, motorciklotrako, scenejo, memorŝtono al la sovetiaj deportadoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Stende, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.