Kjell Stefan LÖFVEN (naskiĝis la 21-an de julio 1957 en Hägersten, Stokholmo) estas sveda politikisto kaj svedia ĉefministro kaj gvidanto de la socialdemokratia partio de Svedio ekde 2012 ĝis 2021.
Antaŭe li estis de 2006 ĝis 2012 estro de IF Metall, unu el la plej grandaj sindikatoj de Svedio.
Stefan Löfven | |||||
---|---|---|---|---|---|
ĉefministro de Svedio | |||||
Stefan Löfven en septembro 2014 | |||||
Persona informo | |||||
Stefan Löfven | |||||
Naskonomo | Kjell Stefan Löfven | ||||
Naskiĝo | 21-an de julio 1957 en Hägersten, Stokholmo | ||||
Religio | luteranismo vd | ||||
Lingvoj | sveda • angla vd | ||||
Loĝloko | Sager House vd | ||||
Ŝtataneco | Svedio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Umeå vd | ||||
Partio | Socialdemokratia partio de Svedio | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Karl Hedberg vd | ||||
Edz(in)o | Ulla Löfven vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • veldisto • sindikatisto vd | ||||
Aktiva en | Stokholmo • Örnsköldsvik vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | My Europe Does not Build Walls vd | ||||
| |||||
| |||||
ĉefministro de Svedio | |||||
Dum | 3-a de oktobro 2014 - 30-a de novembro 2021 | ||||
Antaŭulo | Fredrik Reinfeldt | ||||
Sekvanto | Magdalena Andersson | ||||
partiestro de la socialdemokratia partio de Svedio | |||||
Dum | 2012 - 4-a de novembro 2021 | ||||
Antaŭulo | Håkan Juholt | ||||
Sekvanto | Magdalena Andersson | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Löfven estis kandidato por ĉefministro en la svedia parlamenta elekto la 14-an de septembro 2014. Lia partio gajnis plej multajn voĉojn, kaj la 2-an de oktobro 2014 li estis elektita de la svedia parlamento kiel nova ĉefministro de Svedio post Fredrik Reinfeldt. Li gvidis koalician registaron kune kun la ekologia partio Miljöpartiet. La registaro havas nur malfortan bazon en la parlamento. La du koaliciaj partioj kune nur havas minoritaton de voĉoj en la parlamento kaj devas klopodi ricevi subtenon ankaŭ de aliaj parlamentaj partioj. En la registaro interalie ankaŭ de la 14-a de septembro 2014 ĝis la 13-a de aŭgusto 2016 oficis kiel ministro pri gimnazia kaj postgimnazia klerigo la devene bosna Aida Hadžialić, kiu tiam estis la plej juna ministro iam en svedia registaro. Ŝi ankaŭ estas unu el la unuaj islamaj anoj de svedia registaro.
La 21-an de junio 2021 la Parlamento de Svedio voĉdonis en mocio de demisio ke ĝi ne plu subtenas la registaron de Stefan Löfven. La 8-an de julio 2021 la Parlamento de Svedio reelektis la registaron de Stefan Löfven.
Membroj de la registaro Löfven ekde julio 2021 ĝis novembro 2021:
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Stefan Löfven, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.