Stargard (ĝis 2015 Stargard Szczeciński, latine: Stargardia, germane: Stargard an der Ihna, Stargard in Pommern, kaŝube: Stôrgard, Stargardt, Stargardia, Starogard, Zitarigroda, Starigardt, Ztaregard, Staregarde, Staregord, Stargart, Stargard an der Ihna, Stargard in Pommern, Starogród, Starogród nad Iną, Stargard Szczeciński) estas historia urbo en la nuna Pollando.
La urbo apartenas al provinco Okcidenta Pomerio kaj situas 40 km nordoriente de Szczecin (Stettin). Fine de 2021 en la urbo vivis 67 348 loĝantoj.
Stargard | |||||
germane: Stargard | |||||
Blazono | |||||
Devizo: Stargard – Klejnot Pomorza / Kleinod Pommerns | |||||
urba municipo de Pollando • Hansa urbo | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Mapo | |||||
Provinco | Okcidenta Pomerio | ||||
Distrikto | Distrikto Stargard | ||||
Komunumo | Komunumo Stargard | ||||
Speco de komunumo | Urba | ||||
Urba komunumo | Jes | ||||
Urborajtoj | 21-a de junio 1243 | ||||
Koordinatoj | , 15° 2′ O 53.33333333333315.03333333333353° 20′ N, 15° 2′ O | ||||
Alto super la marnivelo | 20 m | ||||
Areo | 48,1 km² | ||||
Loĝantaro | 67348 (en 2021) | ||||
Loĝdenso | 1 476 loĝ./km² | ||||
Poŝtkodo | 73-110 | ||||
Telefona antaŭkodo | 091 | ||||
Aŭtokodo | ZST | ||||
TERYT | 4324314011 | ||||
Estro | Paweł Bakun (provizora prezidanto) | ||||
Titolo de estro | Prezidanto de urbo | ||||
Adreso de estraro | ul. Czarnieckiego 17 | ||||
Poŝtkodo de estraro | 73-110 | ||||
Telefono de estraro | 091 578-48-81 | ||||
Fakso de estraro | 091 578-48-89 | ||||
Poŝto de estraro | [email protected] | ||||
Ĝemelaj urboj | (Germanio) Elmshorn (Litovio) Saldus (Danio) Slagelse (Germanio) Stralsund (Nederlando) Wijchen | ||||
Komunuma retejo | http://www.stargard.pl | ||||
Vikinovaĵoj | n:pl:Kategoria:Stargard | ||||
La komenco de la homsetlejoj sur la terenoj de la nuna urbo estis en la 6-a jarcento.
La urbo ekhavis urbajn rajtojn dum la jaro 1243. Dum la plua mezepoko, la urbo apartenis al la komerca ligo Hanso kaj estis germanlingva dum preskaŭ sep jarcentoj, ĝis la forpelo de la germanoj en 1945 kaj la posta aneksado fare de Pollando.
La rivero Ina ekestis la grava transport-vojo, per kiu oni transportis grenon kaj aliaj varoj el la Tero de Pyrzyce kaj Stargard al la okcidentaj kaj baltaj landoj. Dum la Tridekjara milito (1618-1648) la urbo grandparte perdis 90 % de la loĝantaro pro la malsato, malsanoj kaj incendioj.
La disvolvo de la fervojo influis la industriigon la urbon kaj ĝian daŭran disvolvon.
De la komenco de la 20a jc ĝis la komenco de la Unua Mondmilito estis bona periodo por pligrandigo kaj prospero de la urbo, aperis multe da novaj lernejoj, hospitaloj, diversaj instituciejoj kaj loĝdomoj.
Post la fino de Dua Mondmilito la urbo eniris Pollandon laŭ la decido de la Potsdama konferenco kaj ankaŭ laŭ la decidoj de la konferenco komenciĝis la procedo de translokiĝo de la germana popolo kaj anstataŭigo de ili per poloj de la centra Pollando kaj de orienta Pollando de post la Curzon-linio (vidu la apudan mapon). Iom post iom oni de la fundamentoj kreis ĉiujn institucioj danke al la amasa veno de poloj el la diversaj partoj de Pollando.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Stargard, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.