Solingen estas eksterdistrikta urbo en la norda parto de la industria Ruhr-regiono.
Ĝi situas en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio, kaj apartenas al la distriktaro Duseldorfo. Fine de decembro 2022 la urbo havis 165 748 loĝantojn.
Solingen | |||||||
| |||||||
urbego • Hansa urbo • urba komunumo de Germanio • eksterdistrikta urbo de Nordrejn-Vestfalio • "opcia komunumo" pri iuj sociaj servoj | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||
Administrado | |||||||
Federacia lando | Nordrejn-Vestfalio | ||||||
Distriktaro | Distriktaro Duseldorfo | ||||||
Distrikto | eksterdistrikta urbo | ||||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||||
Telefona antaŭkodo | 0212 | ||||||
Poŝtkodo | 42651–42719 | ||||||
Aŭtomobila kodo | SG | ||||||
Oficiala Municipokodo | 05122000 | ||||||
NUTS | DEA19 | ||||||
Politiko | |||||||
Komunumestro | Tim Kurzbach | ||||||
Partio de komunumestro | SPD | ||||||
Adreso de la administrejo | Rathausplatz 1 42651 Solingen | ||||||
Demografio | |||||||
Loĝantaro | 160643 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||||
Geografio | |||||||
Geografia situo | , 7° 5′ O 51.1666666666677.083333333333351° 10′ N, 7° 5′ O | ||||||
Alto super la marnivelo | 221 m | ||||||
Areo | 89,55 km² | ||||||
Oficiala retejo | https://www.solingen.de/ | ||||||
Ĝi situas norde de Kolonjo en la regiono Bergisches Land, origine monteta pejzaĝo plena je densaj arbaroj, kiu nur pro la industriigo de la 19-a jarcento iĝis karakterizita de pluraj grandaj urboj. El la kvar plej grandaj nur Wuppertal pli grandas ol Solingen, sekvas Remscheid kaj Bergisch Gladbach.
Unuafoje la urbo skribe menciiĝis dum la jaro 1067. Dum la mezepoko Solingen estas la centro pro produktado de metalaj iloj, kaj tiel restis. Tranĉiloj ĉiam estis multe produktataj, dum la mezepoko kompreneble fariĝis pli da glavoj, aliflanke dum la pasintaj jarcentoj aldoniĝis multaj tondiloj. La klingoj de tiuj metalaj iloj el Solingen estas renomaj pro sia akreco, dum la 11-a jarcento samkiel nun. Dum la mezepokaj jarcentoj, la urbo apartenis al la komerca ligo Hanso, kaj estis inter ties plej sudaj urboj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Solingen, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.