La Sieĝo de Parizo, daŭra el la 19a de Septembro 1870 al la 28a de Januaro 1871, kaj la posta kapto de la urbo fare de Prusiaj fortoj, kondukis al la malvenko de Francio en la Francia-Prusia Milito kaj al la establo de la Germana Imperio same kiel de la Pariza Komunumo.
La Prusiaj armeoj rapide atingis Parizon, kaj la 15an de Septembro Moltke dissendis ordonojn por la ĉirkaŭigo de la urbo. La armeo de Kronprinco Albert fermiĝis al Parizo el la nordo sen trafi kontraŭon, dum la Kronprinco Frederiko venis el la sudo. La 17an de Septembro forto estrita de Vinoy atakis la armeon de Frederiko ĉe Villeneuve-Saint-Georges kiel klopodo savi provizejon tie, sed ĝi esti reenirigita fare de artilerio. La fervojo al Orleano estis eltranĉita, kaj la 18an estis kaptita Versajlo, kio poste utilis kiel sidejo de la 3a Armeo kaj finde de Vilhelmo. Ĉirkaŭ la 19a de Septembro la ĉirkaŭo estis kompleta, kaj la sieĝo oficiale komencis. Responsa pri la direktorado de la sieĝo estis la Generalo (poste kampomarŝalo) von Blumenthal.
La Prusia kanceliero Otto von Bismarck sugestis bombardadi Parizon por certigi la rapidan kapitulacon de la urbo kaj elĉerpi ĉiujn Franciajn klopodojn por liberigi la urbon sensukcese, sed la Germana alta stabanaro, estrita de la reĝo de Prusio, malakceptis la proponon antaŭ la insisto de Generalo von Blumenthal, sur la bazo ke bombardado tuŝus civilulojn, perfortus la militregulojn kaj turnus la opinion de triaj partioj kontraŭ la Germanoj, sen nepre rapidigi ĝis la fina venko. Oni subkomprenis ankaŭ ke rapida Franca kapitulaco lasus la novajn Franciajn armeojn nevenkitaj kaj tio permesus Francion renovigi la militon tuj poste. La novaj Francaj armeoj devis esti nuligitaj unue, kaj Parizo estu malsategigita ĝis la kapitulaco.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Sieĝo de Parizo (1870–71), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.