Satelita ŝtato, aŭ laŭ pli malnova vorto (por ŝtatoj de la antikvo kaj mezepoko) vasaloŝtato estas nomigo por pli eta ŝtato, kiu troviĝas en dependa rilato de pli granda ŝtato.
Ofte satelitaj ŝtatoj nur formale estas suverenaj, sed praktike politike dominiĝas de la pli forta ŝtata organismo. Klasikaj ekzemploj de la 20-a jarcento estas ekzemple la ŝtatoj, kiuj dum la periodo de la Dua Mondmilito estas sub kontrolo de Nazia Germanio aŭ Italio, sed formale restis suverenaj (Francio de Vichy, Slovakio, Kroatio, Montenegro), aŭ la ŝtatoj de la Varsovia pakto, kies politiko grandparte dominiĝis fare de Sovetunio.
La vorto uzas la bildon de satelito, do de eta natura aŭ artefarita ĉiela korpo, kiu troviĝas en la gravito de pli granda planedo, cirkulas ĉirkaŭ ĝi kaj devas moviĝi laŭ la vojo de la granda ĉiela korpo.
La koncepto ne estas nova: Ekde kiam dum la homa historio ekestis ŝtatoj kaj poste imperioj, ankaŭ ekestis vasaloŝtatoj (samkiel feŭdismaj regantoj havis malpli fortajn nobelojn, kiuj estis ligitaj al ili kiel vasaloj). Ofte la imperioj unue venkis malamikan ŝtaton en milito kaj reduktis ĝin al vasaloŝtato dependa de la propra regno, por tamen poste en dua milito konkeri la vasaloŝtaton, neniigi ĝin kaj ekspansie integrigi la teritorion en la propran regnon. Tiun sorton ekzemple havis la Punika Imperio ĉirkaŭ la urbo Kartago, kiu estis potenca mararmea ŝtato, ĝis ĝi per malvenko de la Dua Punika Milito dum la jaro -201 iĝis vasaloŝtato de la Romia Imperio, kaj tamen 55 jarojn poste dum la Tria Punika Milito esti tute konkerita fare de la imperio de Romo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Satelita ŝtato, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.