Santos Foot-ball Clube estas futbalteamo fondita en 1912 en Santos, Brazilo.
Ĝi estas mondfama por diskonigi Peléon al mondo.
Santos Futebol Clube | |||
---|---|---|---|
sportoklubo | |||
Kluba nomo | |||
Kromnomo | Santos City Los Santos State | ||
Fondita | 1912 | ||
Stadiono | Vila Belmiro | ||
Kapacito | |||
Prezidanto | Brazilo Andrés Rueda | ||
Trejnisto | Argentino Ariel Holan | ||
Ligo | CBF | ||
' | |||
Oficiala retejo | www.santosfc.com.br | ||
| |||
Santos FC estis fondita en la 14-a de aprilo 1912, de tri sportistoj de Santos: Raymundo Marques, Mário Ferraz de Campos kaj Argemiro de Souza Júnior, kiuj kunvokis asembleon je sidejo de Clube Concórdia (sur nuna Avenuo João Pessoa) por kreado de futbalteamo. Dum la asembleo Jorge Araújo proponis la nomon Santos Foot-Ball Clube.
Unua oficiala maĉo okazis en 15-a de septembro. Santos FC venkis la teamon Santos Athletic Club (Clube dos Ingleses, "Klubo de l' Anglidoj") je 3 : 0. Antaŭ tiu, estis ankaŭ neoficiala maĉo en kiu Santos FC venkis Thereza Team je 2 : 1. La unuan oficialan goalon faris Arnaldo Silveira.
En 1913, Santos FC partoprenis san-paŭlian ĉampionadon. En unua maĉo, teamo Germania venkis ĝin je 8 : 1. Tiu jare, la teamo venkis santosan ĉampionadon, kaj tiu estas sia unua ĉampiona titolo. Nur en 1935 Santos FC venkis la san-paŭlian ĉampionadon, post denove nur en 1955.
En 1956, Pelé, tiam 15-jara knabo, komencis ludi en Santos FC. Tiun tempon oni nomas em Brazilo "Era Pelé", Erao de Pelé. En tiu erao, Santos FC konkeris multajn ĉampionadojn, eĉ internaciaj, kiel la Futbolan Mondan Ĉampionadon Inter Kluboj en 1962 kaj 1963. La finan maĉon de Monda Ĉampionado de 1963 de Santos FC kontraŭ Milan oni pensas la plej mirindan futbolan maĉon en historio. En 1974 finis la Erao de Pelé.
Post tiu tempo, Santos FC daŭris sian gloran karieron kaj konkeris multajn ĉampionajn titolojn. En 2006 kaj 2007, ekzemple, Santos FC jam venkis la san-paŭlian ĉampionadon.
Kurioze, ĝia oficiala maskoto estas baleno, sed oni nomas ĝin "O Peixe" (La Fiŝo). Jemanĵao estas ĝia protektanta diino.
Fondo: 14-a de aprilo de 1912
Adreso: Rua Princesa Isabel 77; CEP: 11075-500; Santos/SP
Telefono: (13) 3257 4000
Retpaĝo: [1]
Nomo: Estádio Urbano Caldeira (Vila Belmiro) - Santos
Adreso: Rua Princesa Isabel, 77
Kapablo: 25.120 homoj
Nomo: CT Rei Pelé
Adreso: Av. Rangel Pestana, 343 – Jabaquara – Santos (SP)
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Santos FC, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.