Snapchat estas tujmesaĝilo kaj socia retejo, fondita en 2011 de Evan Spiegel, Bobby Murphy kaj Reggie Brown. Ĝi estas konata pro distingiloj, kiel ekzemple jenaj: Senditaj aŭ afiŝitaj bildoj kaj videaĵoj aŭtomate malaperas post certa tempo; ili estas fareblaj per diversaj "lensoj" (t. e. bildmodifiloj) kaj krome – antaŭ sendado aŭ afiŝado – provizeblaj per interalie teksto, muziko kaj etikedoj (ekzemple pri la loko). Bildojn kaj videaĵojn uzanto povas sendi al aliaj uzantoj kaj/aŭ afiŝi en "Story" (t. e. rakonto) kaj/aŭ en la "Snap Map" (t. e. momentfota mapo montranta neprecize la geografian lokon de uzanto). Plia funkcio estas tio, ke uzanto povas konversacii kun babilroboto surbaze de ChatGPT. Snapchat estas precipe populara ĉe junaj homoj. En la unua kvaronjaro de 2022 Snapchat havis 363 milionojn da ĉiutage aktivaj uzantoj tutmonde.
Snapchat | |
---|---|
komputilreta servo • social media app • tujmesaĝila kliento • poŝtelefona aplikaĵo • online community | |
Lando | Usono |
Retadreso | snapchat.com |
Lingvo(j) | Multaj |
Posedanto | Snap Inc. |
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Snapchat, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.