Samrolaj Frazmembroj

Samrolaj frazmembroj estas frazmembroj kiuj havas unu saman gramatikan rolon (funkcion), rilatas al unu sama frazmembro, kaj kiujn oni povas, sen ŝanĝi la sencon, kunigi per konjunkcio(j).

Ekz‑e [PAG, §9]

  • Petro, Paŭlo kaj Karlo estas amikoj (3 subjektoj)
  • Mi aĉetis plumon, paperon kaj inkon (3 objektoj)
  • Ŝi estas juna, bela, afabla (3 predikativoj)
  • Parolu forte, kuraĝe kaj elegante (3 adjektoj).

La samrolajn frazmembrojn oni kutime grupigas en liston kaj prononcas kun speciala enumeracia intonacio, skribe esprimata per komoj.

Samrolaj epitetoj

La ĉi-supra difino bezonas precizigojn pri la epitetoj. La epitetoj ne nepre estas samnivelaj, unu el ili povas precizigi alian, aŭ eningigitan epitetan grupon, aŭ karakterizi la ĉefelementon en malsamaj manieroj (ekz‑e kvalite ­≠ rilate):

  • Granda (kvalita adj.) latina (rilata adj.) poeto
  • Ŝiaj (rilata adj.) {longaj (kvalita adj.) haroj}

En okazo de dubo oni provu enŝovi konjunkcion; tio eblas por la samrolaj epitetoj:

  • Juna, bela virino = Juna kaj bela virino.
  • Granda latina poetoGranda kaj latina poeto.

Tags:

FrazmembroKonjunkcio

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Crocus City Hall-atakoCentra Litovio 1920-1940Usona Enlanda MilitoKritzendorfHarry PotterUsonaj indianojIstván Kiss (algologo)Saccharomyces cerevisiaeZagreba metodoBucefala AleksandrioProgramo ArtemisLogaritmoFinnlandoNarmadoVikio4-a de decembroKiŝinevoEŭropa UnioPollandoMezepokoErgokalciferoloAzioObeliskoŜarioGoogle ChromeNuklea Esplorcentro NegevLatinida lingvaroRomia temploMadama Butterfly1950Alytus (subdistrikto)SidnejoDiabloSubdistrikta komunumo VilniusJapanioListo de landoj laŭ areoAfganioKlasikisma muzikoAgustín de IturbideĈinioSerba Respubliko30-a de novembroObservatorio de NihondairaNaŭroKuboCaltrainTTTMariam RaĝaviAkvoJusta uzoPe (cirila alfabeto)AltfornoJudojKatowiceMaišiagalaNazia GermanioAmerika blanka ibiso1810Plurjara plantoKariba MaroIndonezia lingvoFizioterapioKalikutoNombro de Esperanto-parolantojValčiūnaiHistorio de PanamoVirinoMarc Vanden Bempt🡆 More