Saltaurbo estas metropolo en Argentino en Provinco Salta, kies provinca ĉefurbo estas.
En Argentino tiu urbo konservis la kolonian arkitekturon plej bone.
Saltaurbo | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo • municipo • urbego | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | A4400 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 535 303 (2010) [+] | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | , 65° 25′ U -24.788333333333-65.41055555555624° 47′ S, 65° 25′ U [+] | ||||
Alto | 1 152 m [+] | ||||
Horzono | UTC-03:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Salta, Argentina [+] | |||||
Saltaurbo situas en Andoj sur altebenaĵo en valo en la norda parto de la lando. Córdoba troviĝas 902, Rosario 1019, Bonaero 1605, Ushuaia 4019 km.
Tiu loko situis en la plej suda regiono de Inkaa imperio. Saltaurbo estis fondita en 1582 de la hispana konkeranto Hernando de Lerma. Dum la kolinia erao la urbo estis grava foiro por bredistoj. Dum la milito de sendependeco la urbo estis komerca kaj milita strategia punkto inter Peruo kaj la pli sudaj argentina urboj. Inter 1816 kaj 1821 la urbo defendis la ĉirkaŭaĵon kontraŭ la hispana reĝa armeo. Enn la malfrua 19-a kaj frua 20-a jarcentoj alvenis amase italaj, hispanaj kaj arabaj enmigrintoj, tial reviviĝis la komerco kaj agrikulturo. La katolika universitato estis malfermita en 1967.
La internacia flughaveno funkcias loke. Fervojo funkcias (se estas politika volo) ekzemple al Bonaero, Antofagasta, La-Pazo. Vojoj kuras ĉiudirekte.
En Saltaurbo jare pluvas po 755 mm. Inter majo-septembro apenaŭ pluvas. La averaĝa temperaturo estas 17 °C, la varmo kulminas en novembro malofte eĉ kun 40 °C. Dum la seka periodo la temperaturo ofte falas sub frostopunkto.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Saltaurbo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.