Sally Margaret Field (naskiĝinta la 6-an de novembro 1946) estas usona aktorino kaj reĝisorino.
Ŝi estas konata ĉefe pro siaj filmaj roloj en Smokey and the Bandit (1977), Norma Rae (1979), Places in the Heart (1984), Murphy's Romance (1985), Steel Magnolias (1989), Mrs. Doubtfire (1993), Forrest Gump (1994), The Amazing Spider-Man kaj Lincoln (2012).
Sally Field | |||||
---|---|---|---|---|---|
Oskar-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Sally Field | |||||
Naskonomo | Sally Margaret Field | ||||
Naskiĝo | 6-an de novembro 1946 (77-jaraĝa) en Pasadena | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Lee Strasberg Theatre and Film Institute • Birmingham High School vd | ||||
Partio | Demokrata Partio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Richard Dryden Field vd | ||||
Patrino | Margaret Field vd | ||||
Infanoj | Peter Craig • Eli Craig vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro • filmreĝisoro • kantisto • voĉaktoro • televida aktoro • filmaktoro • scenaristo • filmproduktoro • teatra aktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1962– vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Field ekkarieris en la 1960-aj jaroj en situaciaj komedioj nome Gidget (1965–66) kaj The Flying Nun (1967–70). Ŝi ricevis kaj estis nomumita por nombraj premioj, kiaj la Oskar-premio al plej bona aktorino, la Premio Ora Globo kaj la Premio al la plej bona aktorino ĉe la Festivalo de Cannes pro la ludado de Norma Rae Webster en Norma Rae (1979), same kiel la Oskaro kaj la Ora Globo pro la ludado de Edna Spalding en Places in the Heart (1984). Ŝi ricevis tri Premiojn Emmy: pro sia rolo en TV filmo Sybil (1976); ŝia rolo en ER (2000); kaj ŝia rolo kiel Nora Holden Walker en la serio de ABC nome Brothers & Sisters (2006–11).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Sally Field, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.