Salacgrīva estas urbo en Latvia historia regiono Vidzeme, en la nordo de Latvio.
Ĝi apartenas al distrikto Limbaži kaj situas en nordokcidenta parto de la distrikto, sur la bordoj de rivero Salaca. Salacgrīva situas apud la naturparko de Salaca rivervalo kaj en malgranda parto de Marborda herbeja naturparko. La distancoj al la plej gravaj centroj estas 44 km de Limbaži kaj 106 km de Rigo.
Salacgrīva | |||
Urbo | |||
Monumento al fiŝkaptistoj | |||
| |||
Lando | Latvio | ||
---|---|---|---|
Municipo | Limbaži | ||
Historia regiono | Livonio aŭ Livlando (latve Vidzeme) | ||
Rivero | Salaca | ||
Supermara alteco | 4 m s. m. | ||
Koordinatoj | 57° 45′ 06″ N 24° 21′ 26″ O / 57.75167 °N, 24.35722 °O | ||
Areo | 13,2 km² (1 320 ha) | ||
Loĝantaro | 2 579 (29.01.2021) | ||
Denseco | 195,38 loĝ./km² | ||
Urborajtoj | 1928 | ||
Horzono | EET (UTC+2) | ||
- somera tempo | EEST (UTC+3) | ||
Poŝtkodo | LV-4033 | ||
| |||
| |||
Vikimedia Komunejo: Salacgrīva | |||
Retpaĝo: www | |||
Ĝis la 13-a jarcento, setlejo Salacgrīva (Saletsa) situis ĉe la buŝo de la Salaca en livona ŝtato Metsepole. La unua mencio de Salacgrīva estis en 1225. En 13-a jarcento la lando estis konkerita fare de la krucistoj, kaj eniris la parton de Ĉefepiskopujo de Rigo in Livonia ŝtato. Anstataŭ la livona kastelo la Salaca kastelo estis konstruita sur la dekstra bordo de la rivero, kiu unue estis menciita en 1391 en la kroniko de Lubeko kiel Saltze. La kastelo estis ofta celo de atako dum la Livonia Milito, sed dum la Granda Nordia Milito de 1702-1703 estis krevigita kaj ne rekonstruita.
En 1721 la setlejo estis konkerita de la Rusia Imperio. En la 19-a jarcento, evoluinta haveno estis establita en Salacgrīva. En 1928, Salacgrīva ricevis la statuson de urbo. Dum la periodo de la Latva SSR, en Salacgrīva konstruiĝis fiŝskatolfabriko, kiu daŭre funkcias en la 21-a jarcento.
La urbo situas en la Marborda malaltebenaĵo (latve Piejūras zemiene).
Averaĝa temperaturo estas -4,5°C en januaro kaj +17°C en julio. Da precipitaĵo falas 650 mm jare.
La ĉefaj aŭtovojoj de urbo estas E67/A1 (Rigo-Talino) kaj P12 (Limbaži-Salacgrīva), lokaj vojoj estas V144/V145 (Salacgrīva-Vecsalaca-Mērnieki) kaj V143 (Salacgrīva-Akmeņkalni-Ķekari).
Laŭ la stato de la jaro 2023 en la urbo vivis 2 504 personoj sur areo de 12,43 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 201 loĝantoj/km².
Jaro | Homoj |
---|---|
1939 | 1000 |
1969 | 5000 |
2000 | 3609 |
2021 | 2576 |
Jaro | Homoj kune | Latvoj | Rusoj | Belorusoj | Ukrainoj | Poloj | Litovoj | La cetero |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
2000 | 3609 | 3296 (91%) | 153 (4%) | 40 (1%) | 29 (1%) | 21 (1%) | 23 (1%) | 47 (1%) |
2021 | 2576 | 2374 (92%) | 100 (4%) | 23 (1%) | 17 (1%) | 17 (1%) | 8 (0%) | 37 (1%) |
Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Salacgrīva en Vikimedia Komunejo
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Salacgrīva, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.