SC Braga, plennome Sporting Clube de Braga, estas portugala sporta kaj interalie futbala klubo en la urbo Braga.
Ĝi estis fondita la 19-an de januaro 1921. Ĝia stadiono estas la Estádio Municipal de Braga, kiu disponas je 30 154 sidlokoj.
SC Braga | |||
---|---|---|---|
futbala klubo | |||
Kluba nomo | Sporting Clube de Braga | ||
Fondita | 1921 | ||
Stadiono | Estádio Municipal de Braga Braga, Portugalio | ||
Kapacito | 30 154 | ||
Prezidanto | António Salvador | ||
Trejnisto | Domingos Paciência | ||
Ligo | Portugalia Unua Ligo pri Futbalo (Primeira Liga) | ||
2022/2023 | 43a pozicio | ||
| |||
La klubo aparte famas pro sia profesia vira futbalteamo, kiu estas inter la plej pintaj futbalaj teamoj de la lando. La 18-an de majo 2011 en Dublino (Irlando) tiu teamo atingis la 2-an pozicion de la UEFA-pokalo, malvenkante nur en la finalo kontraŭ la samlanda teamo FC Porto per rezulto 0:1. Tamen ankaŭ klubaj sportistoj de aliaj disciplinoj estas sukcesaj, ekzemple de virina atletiko.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article SC Braga, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.