La Rustokalidro, Erolia aŭ Calidris ferruginea, estas eta vadbirdo.
Temas pri nekutima specio kiu povas estis proksima al Himantopa kalidro. Datumaro DNA ne sufiĉas solvi ties rilaton (Thomas et al., 2004). Tiu pristuda temo koncernas la taksonomion, ĉar la Rustokalidro estas la origina specio de la proponita genro Erolia, kaj tiele pli malproksima rialto kun la etaj "kalidroj" malebligus la uzadon de Erolia por tiu lasta grupo.
Rustokalidro | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La reprodukta medio de tiu specio estas tundro de arkta Siberio. La masklo flugas ceremonie dum pariĝado. Ili konstruas neston surplanke en tundro, kie la ino demetas 3–4 ovojn.
La Rustokalidro estas konstanta migranto kiu vintras ĉefe en Afriko, sed ankaŭ en suda kaj sudorienta Azio kaj en Aŭstralazio. Ĝi estas vagulo en Norda Ameriko. Ĝi estas tre socia kaj formas arojn kun aliaj kalidroj, ĉefe kun Bunta kalidro. Spite ties orienta rerpodukta teritorio, tiu specio estas regula trapasanto en okcidenta Eŭropo, probable pro ties sudokcidenta migrovojo.
La nombro de la loĝantaro de tiu specio (kaj de la Malgranda kalidro) dependas el la loĝantaro de lemingoj. Ĉar en jaroj kiam ne abundas lemingoj, predantaj specioj kiel Rabmevo kaj la Neĝostrigo, predas arktajn reproduktantajn vadbirdojn anstataŭe.
Tiuj birdoj manĝas en milda koto de marĉoj aŭ marbordoj, ĉefe per bekoplukado kaj rigardo. Ili manĝas ĉefe insektojn kaj aliajn etajn senvertebrulojn.
Tiuj birdoj estas etaj vadbirdoj nur iomete pli grandaj ol la Bunta kalidro 19,5–21 cm longaj, sed diferenciĝas el tiu pro havo de pli longa subenkurvita beko, pli longaj kolo kaj kruroj kaj blanka pugo. Reproduktanta plenkreskulo havas markitajn malhelgrizajn suprajn partojn kaj ruĝecajn subajn partojn kio nomigas la specion. Vintre tiu birdo estas helgriza supre kaj blanka sube kaj montras rimarkindan blankan superokulan strion. Junuloj havas grizbrunan dorson, blankan ventron kaj oranĝan bruston.
La Rustokalidro estas inter la specioj protektitaj de la Traktato por la konservado de afrikeŭraziaj migrantaj vadbirdoj (AEWA).
La Rustokalidro eventuale hibridiĝas kun la Pintovosta kalidro aŭ la Striokalidro, produktante la supozeblan "specion" nome "Kupera kalidro" ("Calidris" × cooperi) kaj "Koksa kalidro" ("Calidris" × paramelanotos), respektive.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Rustokalidro, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.