Rusalko

Rusalko (ruse русалка) en slava mitologio estas spirito (plejofte — ina) de akvo kaj flaŭro.

Rusalko Tiu ĉi artikolo temas pri spirito en slava mitologio. Pri la bulgara feriejo vidu la tekston Rusalko (Bulgario).
Rusalko
Rusalko
klaso de mitaj estaĵoj • mita homforma raso
Informoj
Eble sama Mavka • víla • Undino
Sekso ina
Rusalko
Rusalko
vdr
Rusalko
"Rusalko". La bildo de la rusa pentristo Sergej Panasenko

Aliaj nomoj

Aliaj nomoj de tiu ĉi spirito estas kupalko, vodjanico aŭ vodjanajo, ŝutovko, ĉertovko, hitko, leŝaĉiho, lobasto (ruse купалка, водяница или водяная, шутовка, чертовка, хитка, лешачиха, лобаста). Ankaŭ: navko, mavko (ruse навка, мавка).

Popolaj kredoj

Rusalkoj aperas sur la tero en la komenco de Pentekosta aŭ Rusalka semajno (ruse Русальная неделя), kiam sekalo komencas flori. Oni vidas ilin sur sekalkampoj, ĉe natura akvujoj, en arbaroj ktp. Laŭ popolaj kredoj, rusalkoj protektas kampojn kaj helpas al florado kaj rikolto. En la fina tago de Rusalka semajno, tiu ĉi spiritoj revenas en la mondon de mortintoj.

Oni kredis ke junulinoj, kiuj mortis antaŭ siaj edziĝoj, iĝis rusalkoj. Krome, ankoraŭ du kategorioj de mortintoj ankaŭ iĝis rusalkoj laŭ popolaj kredoj: junulinoj kaj infanoj, mortintaj dum Rusalka semajno, kaj suĉinfanoj, kiuj mortis antaŭ siaj baptoj.

Rusalkoj estas danĝeraj, ili povas dronigi aŭ sufoki homon, elvoki malsanojn kaj naturkatastrofojn, devojigi homon ktp.

Rusalko 
Rusalkoj. La bildo de Konstantin Makovskij

Konduko de rusalko

En orienta Polesio kaj suda Rusio oni faris la riton "konduko de rusalko" (ruse проводы русалки). En la lasta tago de Rusalka semajno grupo de junulinoj vestis unu el ili kiel rusalkon (ornamis ŝin per krono aŭ kronoj, fojfoje tute dekoraciis ŝin per verdaĵo) kaj malfrue en vespero kondukis la maskitan junulino ekster vilaĝon, en sekalkampon aŭ al rivero, al tombejo. Tie ili deŝiris la kronojn de la "rusalko", ĵetis ilin en akvon, en fajron, trans tombejan barilon kaj forkuris de la loko de "konduko", por ke rusalko ne kaptu kaj ne malutilu.

Kulto

Etnografio konas oferojn por rusalkoj. Vilaĝanoj oferis al ili tolojn, piedveston, panon. A. V. Tereŝenko priskribas la oferadon de blinoj al rusalko, kiu estis kunirata de ĉi tiuj vortoj:

ruse: Esperante:
Русалка, царица,

Красная девица,
Не загуби душки
Не дай удавиться,
А мы тебе кланяемся.

Rusalko, reĝino,

Bela junulino,
Ne mortigu animon
Ne lasu pendiĝi,
Kaj ni al vi kliniĝi

La samaj vortoj estis skribitaj kiel parton de rita popolkanto en Rjazanja provinco.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Referencoj

Tags:

Rusalko Aliaj nomojRusalko Popolaj kredojRusalko Konduko de rusalkoRusalko KultoRusalko Vidu ankaŭRusalko Eksteraj ligilojRusalko ReferencojRusalkoFlaŭroRusa lingvoSlava mitologio

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

OPELProteinojVikioPollandoI kun makrono (cirila alfabeto)1920SekaloVacarissesBurbonojKiŝinevoRetforumoHonkongoRegionoj de ItalioBono kaj malbonoDhe (cirila alfabeto)SojoTorinoIntronoPornhubTheodor ČejkaNaŭroTertremoPlatonoZr. Ms. Buffel (1868)TroloĝiĝoMadama ButterflyHarry BelafonteMasturbadoJohor BahruJoko WidodoSubdistrikta komunumo VilniusGiro d'Italia 2017PrepozicioMatricoPrezidanto (respublikestro)FruktoCampora (Salerno)ElĉoOpština Valandovo822Sep Leĝoj de NoaTeatroAngkor ŬatDe iureSvislandoVolgogradoGreta ThunbergBelorusio en la Somera Olimpiko 2000ArmenioGranda kormoranoFutbala Mondpokalo 2006Lysá nad LabemNemenčinėStainsFluganta SpagetmonstroBerlinoTTTKarnomanĝulojLa Dernière HeureKrampo (interpunkcio)Karlo Eduardo (Saksio-Koburgo kaj Gotao)BaratoProtestantismoFarunoBudhismoSankta ĵaŭdoĜermolisto de belgaj esperantistojOpidumoSeksa fantasmo🡆 More