Rudolf Franz Ferdinand Höß (n 25-an de novembro 1900 en Baden-Baden; m.
16-an de aprilo 1947 en Aŭŝvico, pendumita) estis germana nazio, SS-oficisto, fondinto kaj la unua komandanto de koncentrejo en Aŭŝvico.
Rudolf Höß | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Rudolf Franz Ferdinand Höß |
Naskiĝo | 25-an de novembro 1901 en Baden-Baden |
Morto | 16-an de aprilo 1947 (45-jaraĝa) en Auschwitz I concentration camp |
Mortokialo | pendumo |
Tombo | Auschwitz I concentration camp |
Lingvoj | germana |
Loĝloko | Aŭŝvico |
Ŝtataneco | Germanio • Germana Regno |
Familio | |
Edz(in)o | Hedwig Höß |
Amkunulo | Eleonore Hodys |
Infanoj | 5 |
Parencoj | Rainer Höss |
Okupo | |
Okupo | militkrimulo • oficiro • politikisto • Beamter |
Li memvole soldatiĝis en aĝo de 15, kaj kiel 17-jarulo li estis jam suboficiro en Turkio. En 1919 aliĝis al Freikorps Roßbach kaj partoprenis en bataloj en Baltio, en la Ruhr-regiono kaj Supra Silezio. Li aliĝis en 1922 al NSDAP. Li estis en prizono, liberiĝis en 1928.
Li estis la komandanto de la koncentrejo Aŭŝvico ekde majo 1940 ĝis 9-a de novembro 1943. En 1944 denove agadis tie.
Li vivis kaŝnome kiel matroso „Franz Lang” (1945), sed britoj kaptis lin en 1946. En 1947 li estis procesita en Pollando pro murdoj, kaj estis kondamnita al morto. Antaŭ sia ekzekuto, li skribis aŭtobiografion en la prizono.
Kiel komandanto de Aŭŝvico Rudolf Höß unuafoje la 23-an de aprilo 1941 kondamnis 10 personojn al ĝismorta malsatigo, elektitaj de SS-anoj, revenĝe pro fuĝo de unu malliberulo - la unua mortis Marian Batko la 27-an de aprilo
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Rudolf Höß, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.