Flavio Romulo Aŭgustulo, en latina Flavius Romulus Augustulus (ĉ.
460–post 476; eble ankoraŭ viva tiom malfrue kiom ĝis 507), konata historie kiel Romulo Aŭgustulo, estis Romia imperiestro kaj uzurpinto kiu regis en la Okcidenta Romia Imperio el 31a de Oktobro 475 ĝis la 4a de Septembro 476. Lia elpostenigo fare de Odoakro tradicie markas la finon de la Romia Imperio en la Okcidento, la fino de Antikva Romo, kaj la komenco de la Mezepoko en Okcidenta Eŭropo.
Romulo Aŭgustulo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Romulus Augustus | |||||
Lingvoj | latina vd | ||||
Ŝtataneco | Okcident-Romia Imperio • Roma regno vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Orestes vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | imperiestro vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Kvankam li adoptis la nomon Augustus je sia aliro al povo, li estis pli bone memorita laŭ sia kromnomo Augustulus. La Latina sufikso -ulus estas diminutivo; el tie Augustulus efektive signifas "Malgranda Augustus". Ankaŭ la nomo Romulus estis ŝanĝita moke al Momyllus signife "malgranda katastrofo".
La historia registro enhavas malmultajn detalojn de la vivo de Romulus. Li estis la filo de Orestes, Romiano kiu iam servis kiel sekretario en la kortego de Atilo la Huno antaŭ veni en la servon de Julio Nepo en la jaro 475. Samjare li estis promociita al la rango de magister militum (militestro), sed tiam li estris militistan ribelon kiu devigis Nepon foriri en ekzilon. Kun la ĉefurbo Raveno sub sia kontrolo, Orestes nomumis sian filon, Romulo, al la trono spite la manko de subteno el la orienta kortego en Konstantinopolo. Romulo, tamen, estis ankoraŭ preskaŭ infano kaj nur figurkapo anstataŭ sia patro. Post dek monatoj en la povo, dum kiuj lia aŭtoritato kaj legitimeco estis disputitaj trans Italio, Romulo estis devigita abdiki fare de Odoakro, nome ĝermana foederatus oficiro kiu venkis kaj ekzekutis Orestes. Post ekhavi kontrolon de Raveno, Odoakro sendis la iaman imperestron loĝi en la Castellum Lucullanum (Ovokastelo) en Kampanio, post kio li malaperis el la historia registro.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Romulo Aŭgustulo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.