La roklando de Dahn (germane: Dahner Felsenland) estas pejzaĝo en la distrikto Südwestpfalz (Rejnlando-Palatinato).
Ĝi situas en la nordokcidento de la Vasgovio, mezmontaro, de la sudokcidento de la Palatinata Arbaro kaj la norda parto de la Vogezoj. En la roklando de Dahn ekzistas multaj rokformacioj de la grimpregiono Südpfalz.
Roklando de Dahn | ||
---|---|---|
Geografia regiono | ||
Dahn-Annweiler roklando (oranĝo) ene de la Palatinata Arbaro | ||
naturregiono [+] | ||
Lando | Germanio | |
Supermara alteco | 358 m ü. NHN [+] | |
- koordinatoj | , 7° 50′ 3″ O 49.138237.8341849° 8′ 18″ N, 7° 50′ 3″ O | |
Roklando de Dahn | ||
Vikimedia Komunejo: Dahner Felsenland [+] | ||
La pejzaĝo estas preskaŭ identa kun la samnoma komunumaro, kiu konsistas el la urbo Dahn kaj 14 vilaĝoj. La roklando de Dahn estas parto de la naturparko Palatinata Arbaro. Ĝi situas inter 200 (valoj) kaj 400 m alteco (montoj). Ĝi estas deakvigata de la rivero Lauter, kiu ĉi tie ĉe sia supra parto nomiĝas Wieslauter, al la Rejno.
En la roklando de Dahn troviĝas 16 burgoj respektive burgruinoj kaj multaj rokformacioj el sabloŝtono, kiuj estas uzataj por sportogrimpado. Inter la burgoj la burgogrupo Dahn Altdahn, Grafendahn kaj Tanstein, Berwartstein kaj Drachenfels estas la plej famoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Roklando de Dahn, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.