Riĉo estas la abundo de valoraj resursoj, rimedoj aŭ valoraj materiaj posedoj.
Individuo, familio, komunumo, regiono aŭ lando kiu posedas abundon de tiaj havaĵoj aŭ resursojn al la avantaĝo de la ĝenerala bono estas konataj kiel riĉaj.
La moderna koncepto de riĉo estas de grava signifo en ĉiuj fakoj de ekonomiko, kaj klare por la kreskekonomiko kaj evoluekonomiko, kvankam la signifo de riĉo estas kuntekst-dependa. Je plej ekstreme ĝenerala nivelo, ekonomikistoj povas difini riĉaĵon kiel "io ajn de valoro", kio kaptas kaj la subjektivan naturon de la ideo kaj la ideon ke ĝi ne estas fiksa aŭ senmova koncepto. Diversaj difinoj kaj konceptoj de riĉaĵo estis asertitaj fare de diversaj individuoj kaj en malsamaj kuntekstoj. Defini la koncepton riĉo povas esti normiga procezo kun diversaj etikaj implicoj, ĉar ofte riĉomaksimumigo estas vidita kiel celo aŭ supozeble estas normiga principo propra.
Difino fare de Unuiĝintaj Nacioj de inkluziva riĉo estas mona kvanto kiu inkludas la sumon de naturaj, homaj kaj fizikaj aktivaĵoj. Natura kapitalo inkludas teron, arbarojn, fosiliajn brulaĵojn, kaj mineralojn. Homa kapitalo estas la eduko kaj kapabloj de la loĝantaro kaj ĉefe de la laborfoto. Fizika (aŭ "produktita") kapitalo inkludas tiajn aĵojn kiel maŝinaro, konstruaĵoj, kaj infrastrukturo. Kataro estas la plej riĉa lando en la mondo pokape.
Malriĉeco estas manko de aĵoj, kiuj difinas vivkvaliton, inkluzive de manĝaĵoj, vestaĵoj, ŝirmejo, kaj sekura trinkebla akvo, sed ankaŭ netuŝeblaĵoj, kiel la oportuneco lerni kaj ĝui la respekton de samcivitanoj. Daŭraj debatoj pri kaŭzoj, efikoj, kaj malriĉec-mezurmetodoj rekte influas la planon kaj aplikon de malriĉec-reduktaj programoj, kaj tial gravas al internacia evoluigo kaj publika administracio. Evidente riĉo kaj malriĉo estas samo, depende de la nivelo kaj la kvanto, nome la kriterio pri kio kaj kiom estas taŭga aŭ sufiĉa.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Riĉo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.