Ekonomia kresko estas la relativa valor-altiĝo de la havaĵoj kaj servoj produktitaj de teritoria ekonomio dum specifa periodo.
Oni mezuras ĝin plej ofte per Malneta Enlanda Produkto (MEP).
Oni povas diferencigi la nominalan kaj la realan ekonomian kreskon. Dum la nominala prezentas la kreskon kiel financan kreskon, la reala ekonomia kresko dekalkulas la inflacion.
Pluaj diferencigoj estas la intensa (kresko de la personaj enspezoj) aŭ ekstensa kresko (kresko de la landa ekonomio); kvanta aŭ kvalita kresko (tiu lasta ekz. atentas pri la medio dum investoj).
Vidu apartan artikolon kreskoteorio
La limojn de la daŭra kresko skizis la Roma Klubo en sia analizo de "Limoj de la kreskado". En tiu analizo oni atentigis limojn, pro malabundeco de krudmaterialoj kaj naturaj riĉfontoj kiel pura aero, akvo kaj ties efiko je la ekonomia kresko. Sed aliaj analizistoj konsideras, ke malabundeco helpas malkovron de novaj teknologioj pri ŝparado aŭ anstataŭigado de krudmaterialoj; tiele la malabundeco helpas la teknikan evoluon kaj la ekonomian kreskon.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ekonomia kresko, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.