Repo - angle Rap - (aŭ rapo: vidu malsupre; aŭ repmuziko) estas muzika ĝenro farita de la ritma paralado de rimoj kaj vortludoj ofte kun ritma akompanaĵo.
La ĝenro devenas la radikojn de popolpoetoj de Okcidenta Afriko, karibiaj diskĵokeoj, kaj usona bluso kaj ĵazo. Repo estas la literatura de la kvar ĉef-elementoj de hiphopo.
Repo/Repmuziko | ||
---|---|---|
Kulturaj fontoj | Usono fino de 1960-aj jaroj | |
Stilaj fontoj | repado, klavarinstrumentoj, sintezilo, piano, basgitaro, gitaro, trumpeto, frapinstrumentoj | |
Rilataj kategorioj | ||
Vidu ankaŭ | Hiphopo | |
Repo unue populariĝis kiam eks-jamaikano Kool Herc ludis kiel diskĵokeo en Novjorko en la 1970-aj jaroj. En la 1980-aj jaroj, muzikgrupoj kiel Run-DMC ekis ondegon de komerca repmuziko. De la fino de la 1990-aj jaroj estis bone akceptita en populara muziko.
Rep-vortoj ofte rakontas pri la strata kulturo kun referencoj al popkulturo kaj hiphopa slango. Kvankam repo estiĝis internacia fenomeno, multaj tipoj de repo temas rason, socioekonomikan klason, kaj sekson.
Estas diversaj opinioj inter esperantistoj pri la ĝusta termino. Multaj pensas, ke la vorto rapo ne uzeblas, ĉar ĝi jam ekzistas kaj signifas specon de legoma radiko. Tiel uzado de rapo povas krei konfuzon inter manĝaĵo kaj muziko. Tamen la bando Dolchamar, kiu verkis la plej konatan esperantan hiphopkanton Chu vi pretas?! (tiel skribita), malvolas anstataŭigi la vorton rapo per la proponata "repo" opinie ke ĝi estas volapukismo. Pri tio skribas ankaŭ Dro Espo, kiu proponas la terminon rapmuziko kiam indas eviti miskomprenon. Vortouzo kaj skribmanieroj (ortografio) estas esencaj partoj de hiphopaj tekstoj, kiuj kutime anstataŭigas lingvajn regulojn per spontana kreemo kaj enkodigita stratlingvo.
Aliflanke, La Pafklik, kiu eldonis la unuan hiphopan esperantan albumon Fek al Esperanto, uzas la vorton "repo" senzorge.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Repo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.