Reparacio estas kompenso mona aŭ vara, kiun la paganto donas pro ekstera devigo.
Tiu devigo povas esti
Plej ofte la vorto estas uzata en la dua senco, foje precizigite kiel "milita reparacio". Necesas distingi ĝin de la aneksado de okupita teritorio; tia anekso ne nomiĝas reparacio.
La traktato de San-Francisko de 1952 devigis Japanion pagi 10 030 miliardojn da enoj pro la kostoj de la dua mondmilito.
Post la Golfa Milito de 1991 la Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj konstatis en sia rezolucio 687, ke Irako responsas pri la damaĝoj, kiun ĝi kaŭzis invadante Kuvajton. Ĝi instalis komisionon pri kompenso, kiu ricevis kompens-postulojn pri 350 miliardoj da dolaroj de registaroj, firmaoj kaj individuaj personoj. 30 % de la postuloj estis pagitaj el la programo "nafto por manĝo".
La 1-an de septembro 2022 en la Reĝa Kastelo de Varsovio pola registaro prezentis detalan raporton pri la polaj perdoj kaj la germanaj militkrimoj dum la invado en Pollando kaj posta okupado kune kun genocido de ne malpli ol 5 mln 200 mil polaj civitanoj — kalkulita reparacio egalas al 6 bilionoj 220 miliardoj 609 milionoj da zlotoj (ekvivalento de 1,3 triliono da eŭroj aŭ 1 532 170 000 000 usonaj dolaroj)
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Reparacio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.