Rekonstruado estas en arĥitekturo kaj monumento-konservado la plejeble identa restarigo de detruitaj historiaj monumentoj, konstruaĵoj aŭ konstrupartoj.
Laŭ senco de la arthistorio tio estas reproduktado resp. refarado. Rilate la monumentkonservadon la difino de la termino diferencas laŭ la respektiva landa kulturo.
Rekonstruado okazas kutime kun la celo, re-ekestigi konstruaĵojn kaj konstruajn ensemblojn, kiujn detruis milito aŭ naturkatastrofoj, laŭ kiel plejeble identa formo.
Pri la neceso de rekonstruoprojektoj la taksado povas treege diferenci: Ekzemple la realigita rekonstruo de la ponto de Mostar neniam estis pridubata, malsame kiel en la kazo de la Frauenkirche en Dresdeno. La rekonstruon de la Mondkomerca Centro en Usono oni definitive rezignis.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Rekonstruado (arĥitekturo), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.