En biologio, raso estas distinga populacio ene de la sama specio.
La tradicia apartigo de rasoj baziĝas ne sur genetikaj diferencoj, sed sur fenotipo.
Raso estas termino uzita preskaŭ nure por aldomigitaj specioj, kio ne celas ke naturaj specioj ne disvolvigas rasojn, sed botelkola okazo ĉe natura populacio rapide igos rason en naturo al subspecio. La populacioj povas esti priskribitaj kiel ekologiaj rasoj se ili leviĝas el adapto al diferencaj lokaj habitatoj aŭ geografiaj rasoj kiam ili estas geografie izolataj.
Se rasoj estas sufiĉe diferencaj aŭ se ili estis ekzemanitaj por montri malmultan genetikan konekton senkonsidere fenotipon, du aŭ pliaj grupoj/rasoj povas esti identigitaj kiel subspecioj, kio estas oficiala biologia taksonomia unuo subula al la specio. Se ne, ili estas difinitaj kiel rasoj, kio signifas ke oni ne donu taksonomian rangon al la grupo, aŭ almenaŭ taksonomistoj ne certas ĉu oni donu formalan taksonomian rangon.
Laŭ Ernst W. Mayr, "subspecio estas geografia raso kiu estas sufiĉe diferenca taksonomie por meriti aoartan nomon." Tamen, biologiaj rasoj ne estas taksonomiaj kategorioj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Raso (biologio), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.