Kulturvario (ankaŭ kultivaro; latine cultivar aŭ kultivovario ) estas selektita formo de planto (inkludante arbojn), kiu konstante devias de aliaj formoj, apartenantaj al la sama specio, la sama subspecio aŭ eĉ la sama botanika vario (varietas).
Tiel oni parolas pri diversaj kulturvarioj laŭ diversa rezistemeco (kontraŭ malsaniĝo), maturiĝa tempo ktp.
La kulturvario egalas al nocio „formo” (forma) ĉe sovaĝaj organismoj, kiu ne estas grava sistematika unuo, ĉar ĝi signifas nur ian kvantan diferencon (formo, grandeco de folio: Vicia villosa f. latifolia; lanuga vicio kun elipsa folio).
Inter la taksonoj, la konvario (convarietas) egalas al subspecio de la sovaĝaj organismoj.(=kultivita subspecio). Tiel la vito havas tri konvariojn: convar. mediterranea, convar. alemannica, convar. byzantina).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Kulturvario, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.