La Protokoloj de cionaj saĝuloj estas antisemitisma politika pamfleto bazita sur falsaj kaj plagiatitaj tekstoj.
Ĝi estiĝis komence de la 20-a jarcento fare de nekonataj redaktintoj surbaze de pluraj fikciaj tekstoj kaj estas konsiderata kiel influhava gvida verko de antisemitisma konspirteoria pensado. La "Protokoloj" provas aserti mondan hegemonion de la judoj.
Програма завоевания мира евреями | |
---|---|
skribita verko • antisemitisma falsaĵo • literatura falsaĵo • hoakso | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Matvei Golovinski |
Lingvoj | |
Lingvo | rusa lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1903 |
Loko | Rusia Imperio |
Eldonejo | Znamya |
Ĝenro | antisemitisma falsaĵo |
Estis malkovrite de la Londona ĵurnalo The Times en 1921, ke la plejparto de la enhavo estis plagiatita el la literaturaj verkoj de Eugène Sue and Alexandre Dumas. Interalie, internacie konata "Proceso de Berno" en 1933–1935 elmontris la falsecon de la dokumentoj. Malgraŭ tio, ankoraŭ hodiaŭ tutmonde ekzistas antisemitoj kaj kredantoj de konspiraj teorioj, precipe en islamaj landoj kaj en Rusio, kiuj kredas verecon de la "Protokoloj"
La protokoloj okupas 80 paĝojn, dividitajn je 24 ĉapitroj. Ĝi laŭ konspira teorio, entenas (fakte fikciajn) tekstojn de paroloj de juda gvidanto antaŭ la „Saĝuloj de Ciono“.
Ĝi estiĝis komence de la 20-a jarcento kaj estas grava kontraŭjudisma libro.
La plej frua versio de la Protokoloj estis eldonita en aŭgusto kaj septembro de 1903 en la Sankta-Peterburga gazeto Znamia, sed la fina varianto venas el la dua eldono de libro de Sergej Nilus (1862-1929) aperinta en 1905.
La libro grave disvastiĝis nur post la Oktobra Revolucio tra tuta Eŭropo, ĉefe per la rusaj elmigrantoj. Post la Dua Mondmilito, en multaj landoj oni malpermesis ĝian publikigon kaj vendon.
Oni traktas en kelkaj islamaj landoj kaj en ekstremdekstrulaj rondoj la Protokolon kiel veran dokumenton de la cionismo eĉ hodiaŭ.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Protokoloj de cionaj saĝuloj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.