La plantgenro Proteo (Protea) apartenas al la familio de la Proteacoj (Proteaceae).
La genro konsistas el ĉ. 115 specioj. Ili hejmiĝas en Suda Afriko. En Genadendal, Sudafriko, ce la monto Jonaskop, en alteco de 1648 m super marnivelo troviĝas la tutmonde plej granda nombro de nature kreskantaj Protea-specioj. Multaj el ili apartenas al la Kapensiso. La reĝa proteo (Protea cynaroides) estas la nacia floro de Sudafriko.
Protea-specioj kreskas kiel ĉiamverdaj rampantaj ĝis vertikale starantaj arbustoj kaj malgrandaj arboj, kiuj atingas alton de 1 ĝis 10 m. La alternestarantaj kaj ĉirkaŭ la pinto unu apud la alia starantaj folioj estas kun petioloj aŭ senpetiole. La supra kaj malsupra surfaco de la folio ne tre malsimilas. La simplaj, tre ledecaj kalvaj ĝis lanecaj foliplatoj estas oblongaj ĝis rondaj. La folirando ĉiam glatas.
Floraroj, floroj kaj fruktoj
En karakterize globformaj floraroj havas diametron de 3 ĝis 15 cm, multaj floroj staras dense unu apud la alia. La floroj kreskas spiralfome en pluraj vicoj sin kovrantaj brakteoj. La eksteraj estas relative malgrandaj. La internaj brakteoj estas preskaŭ samlongaj kiel la floroj. La malmolaj, glataj ĝis lanecaj brakteoj kelkfoje havas brilan koloron. Super la brakteo ĉiam staras nur unu floro, ne du, kiel ĉe la genroj Banksia, Brabejum, Grevillea kaj Hakea.
La floroj ĉiam estas duseksaj. De la kvar harhavaj petaloj tri estas kunkreskintaj, unu estas libera. Nur unu cirklo kun de kvar stamenoj ekzistas. Longaj rigidaj haroj kovras la ovarion, kiu havas nur unu ovolon.
La renverse strobilforma, ligneca fermfrukto havas longajn, brunajn harojn kaj nur unu semon.
Ekologio
Multaj specioj formas lignotuberon. Ĝi estas dikiĝinta bazo de la trunko sub la tero aŭ super la tero, el kiu la planto post arbara incendio denove ekĝermas. Speciale interesa estas eco ĉe Protea roupelliae, kiu post la ĝermado en la unuaj jaroj apenaŭ krsekas alten, sed ankaŭ ne larĝen. La malgranda altenkresko estas kaŭzita de mallongigitaj internodaĵoj.
Uzado
La plej multaj specioj ne toleras froston. La proteoj havas la reputacion ne esti facile kultiveblaj. Al la mezeŭropanoj la floraroj de la proteo estas konataj kiel sekflorojn en floraranĝoj. La floraroj de la proteoj tre longe restas freŝaj.
Disvastigo
De la ĉ. 115-130 Protea-specioj, kvar kvinonoj hejmiĝas en Suda Afriko kaj unu kvinono en la tropika Afriko.
Sistematiko
La genra nomo Proteaestis publikigita en la jaro 1771 de Carl von Linné duan fojon kun la tipa specio Protea cynaroides (L.) L. Antaŭ tio Carl von Linné publikigis en la jaro 1753 en Species Plantarum, la genran nomon ankoraŭ unufoje, sed ĉi-foje kun specio, kiu apartenas al la genro Leucadendron, kaj Peter Jonas Bergius metis ĝin en 1767 en sia revizion de la grupo Protea kiel sinonimo de Leucadendron.
Al la genro Proteaapartenas la subtribo Proteainae el la tribo Proteae en la subfamilio Proteoideae ene de la familio Proteaceae.
La genro Protea havas ĉ. 19 sekciojn kun ĉ. 100 ĝis 114 specioj:
Tony Rebelo: Proteas – A field guide to the Proteas of Southern Africa. Fernwood Press, 1995, ISBN 1-874950-02-4 (softcover), ISBN 1-874950-18-0
S. M. Chisumpa, R. K. Brummitt & S. Marner: Proteaceae. In: G. V. Pope, R. M. Polhill, E. S. Martins (Hrsg.): Flora Zambesiaca, Band 9, Nr. 3, 2006. Royal Botanic Gardens, Kew, ISBN 1-8424-6136-2, (online).
L. M. Valente, G. Reeves, J. Schnitzler, I. P. Mason, M. F. Fay, T. G. Rebelo, M. W. Chase & T. G. Barraclough: Diversification of the African genus Protea (Proteaceae) in the Cape biodiversity hotspot and beyond: equal rates in different biomes, In: International Journal of Organic Evolution, Volume 64, Issue 3, 2010, S. 745–760. COI:10.1111/j.1558-5646.2009.00856.x
J. E. Carlson & K. E. Holsinger: Developmental Plasticity in Protea as an Evolutionary Response to Environmental Clines in the Cape Floristic Region, In: PLoS ONE 7, 12, 2012. COI:10.1371/journal.pone.0052035
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Proteo (planto), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses. ®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.