Pretorio (afrikanse kaj angle: Pretoria) estas la oficiala ĉefurbo de Respubliko de Sud-Afriko.
(Cetere en Kaburbo troviĝas la sidejo de la parlamento same kiel la duonjara sido de registaro de januaro ĝis junio (tio estas iometa ĉefurba funkcio). La urbo situas en nordoriento de la lando en la provinco Gauteng ĉirkaŭ 56 km norde de Johannesburg kaj 260 km okcidente de Nelspruit.
Pretorio | |||
afrikanse: Pretoria | |||
urbo | |||
| |||
Oficiala nomo: Pretoria | |||
Ŝtato | Sud-Afriko | ||
---|---|---|---|
Provinco | Ĥaŭtengo | ||
Montaro | Magaliesberg | ||
Situo | Pretorio | ||
- alteco | 1 271 m s. m. | ||
- koordinatoj | 25° 45′ 12″ S 28° 11′ 13″ O / 25.75333 °S, 28.18694 °O | ||
Areo | 1 644,0 km² (164 400 ha) | ||
Loĝantaro | 2 345 908 (2007) | ||
Denseco | 1 426,95 loĝ./km² | ||
Biomo | Subtropikaj herbejoj | ||
Plataĵo | Alta Veldo | ||
Fondo | 1855 | ||
Urbestro | Cilliers Brink (ekde 28-a de marto 2023) | ||
Horzono | ST (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | |||
Telefona antaŭkodo | 012 | ||
Situo enkadre de Sud-Afriko | |||
Situo enkadre de Afriko | |||
Vikimedia Komunejo: Pretoria | |||
Retpaĝo: www.pretoria.co.za | |||
Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 741 651 loĝantoj (en grandareo pli ol 2 milionoj da loĝantoj), sur areo de 688 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 078 loĝantoj/km².
Je la 8-a de marto 2005 la urba parlamento decidis ŝanĝi la urbonomon al Tshwane (el la cvana kaj rilataj lingvoj, elparolo pli-malpli /chŭAne/). La ŝanĝo tamen bezonas la aprobon de la landa parlamento.
Pretorio estas sidejo de la registaro de julio ĝis decembro (ŝanĝe kun Kaburbo) same sidejo de Teleuniversitato UNISA (University of South Africa), kiu estas kun pli ol 100.000 studentoj unu el la plej grandaj Teleuniversitatoj de la mondo. Kiel Pretoria flughaveno funkcias la flughaveno Jan Smuts de Johannesburg: de tie oni povas per Impala-buso atingi Pretorion dum unu horo. Stacidomo de Pretorio situas ĉe la suda urborando.
Multaj stratoj estas borderitaj de – originale el Havajo venantaj – Jakarando-arboj (Jacaranda mimosifolia). Printempe (ekde oktobro) ili karakterizas la urbopejzaĝon per malvokoloraj floroj.
La originala setlejo Potchefstroom ricevis la nomon Pretorio en 1855 laŭ Andries Pretorius, kiu venkis en batalo kontraŭ la zuluoj.
La urbo Pretorio konsistis en 1863 el ĉirkaŭ 50-60 konstruaĵoj kaj 300 loĝantoj. Post la malkovro de oro kaj diamantoj venis la metiistoj, aĉetistoj, entreprenistoj kaj inĝenieroj.
En Pretorio la suno brulas averaĝe 360 tagoj jare. La klimato varias inter subtropika kaj varmega, kun humida somero kaj relative agrabla, seka vintro.
En Pretorio mortis:
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Pretorio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.