Pius ZINGERLE (naskiĝinte la 17-an de marto 1801 en Meran, mortinta la 10-an de januaro 1881 en Mals-Burgeis) estis aŭstra orientalisto kaj benediktano.
Pius Zingerle | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de marto 1801 en Meran |
Morto | 10-an de januaro 1881 (79-jaraĝa) en Marienberg Abbey |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Cislajtio |
Okupo | |
Okupo | lingvisto • tradukisto • verkisto |
Post studado de filozofio en Meran, filozofio kaj de teologio en Innsbruck, li aliĝis al la benediktanoj ĉe Marienberg (en Burgeis) en 1820. Solenajn promesojn li faris en la 20.10.1822. Ordino pastra ighis en la 4.4.1824. Kun la escepto de ses jaroj (1824-27 kaj 1837-39), dum kiuj li estis helppastro en Platt kaj en Sankt Martin (Valo Passeier) li estis profesoro, ekde 1852 ankaŭ direktoro en la gimnazio de Meran. Lau invito de papo Pio la 9-a li iĝis profesoro pri orientaj lingvoj ĉe la Universitato 'Sapienza' de Romo en marto 1862. En Romo li ankaŭ estis konsulanto de la kuria propagando-sekcio pri orientaj aferoj kaj sekretario de la Vatikana librejo.
Estante nekapabla alkutimigi sin al la romia klimato, li revenis al Marienberg en 1865, kie li fariĝis vicabato kaj teologiprofesoro. Li havis profundegan scion pri la lingvoj hebrea, araba kaj persa kaj famighis kiel fakulo de la siria lingvo. Li ankaŭ tradukis la verkojn de Sankta Efraimo.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Pius Zingerle en la angla Vikipedio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Pius Zingerle, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.