Pinta nafto (laŭ traduko de la angla termino peak oil) aŭ Nafta pinto (laŭ traduko de aliaj lingvoj, ekz.
hispane pico petrolero) estas la tempo en la historio de nafto-produktado, dum kiu estas produktata la maksimumo de nafto iam ajn en la mondo.
Post ĉi tiu punkto, malpli da nafto estos produktita. Sekve homoj devos uzi malpli, ĉar ĝi kostos pli da mono. Multaj sciencistoj kaj registaroj havas zorgojn, kio okazos post pinta nafto.
La unua, kiu proponis ĉi tiun ideon, estis M. King Hubbert dum la 1950-aj jaroj. Li montris grafikaĵon pri produktado de nafto simile al sonorila kurbo, kiu nun estas nomata Kurbo de Hubbert.
Laŭ tiu kurbo, Hubbert prediktis, ke Usono atingus sian pintan nafton (nomita Pinto de Hubbert) frue en la 1970-aj jaroj – kio fakte tiel okazis. Usona ĉiujara mezproduktado atinĝis en 1970 je 9,6 milionoj da bareloj tage. Tamen, post kelkdekjara malkresko, la sukcesa apliko larĝskale de hidraŭlika rompado por suplementaj maldikaj rezervujoj permesis resalton de la usona produktado, atingante 9.2 milionoj da bareloj tage en frua 2015.
La jaro por la monda pinta nafto estas pridisputata, kvankam multaj sciencistoj konsentas, ke ĝi estis atingita frue en la 2000-aj jaroj aŭ estos atingita antaŭ 2020. Ekzemple, la Internacia Energio Agentejo (IEA) diris, ke tiu nafta pinto verŝajne jam okazis en 2006.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Pinta nafto, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.