En forstumado pingloarbo aŭ konifero estas arbo, kiu havas pingloformajn foliojn - kontraste al foliarbo.
Ĉiuj pingloarboj apartenas al la biologia ordo pinaloj kaj inkluzivas ĉiujn koniferojn. Koniferajn arbojn, arbustojn aŭ arbedojn oni ofte plantas en parkoj, "publikaj verdejoj", ĝardenoj aŭ eĉ en ujoj (mobila verdejo). Ili estas ŝatataj ĝardenistaj plantoj.
Arbaroj konsistantaj ĉefe el pingloarboj en forstumado estas nomataj pingloarbaroj aŭ koniferaroj.
Miksarbaro estas komunlingva esprimo de arbaroj, kie kune kreskas foliarboj kaj pingloarboj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Pingloarbaro, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.