En klasika (precipe latina kaj greka) poetiko piedo estas la plej malgranda parto de verso, kiu estas ritme aŭtonoma, la elemento de la metriko.
La piedo baziĝas sur la longo de la vokaloj kaj povas enhavi 2 aŭ 3 silabojn.
En Esperanto ne gravas la longo de la vokaloj pri la senco. Kutime tamen la akcentataj vokaloj estas pli longaj ol la ceteraj; ankaŭ estas longaj la vokaloj antaŭ du konsonantoj en la sama vorto (krom se la dua estas "l" aŭ "r"). Unusilabaj vortetoj ("mi", "la" ktp) estas ofte taksataj kiel aldona silabo de la sekvanta vorto.
La piedspecon de verso difinas ĝia komenco, ne la fino. Por aldona distingo, oni diras ke verso estas "vira", se ĝia lasta silabo estas akcentita (—); alie ĝi nomiĝas "ina".
La speco de la piedoj povas ŝanĝiĝi ene de verso. Ekzemple, aleksandro konsistas el jamboj kaj amfibrakoj.
La ĉefaj piedoj estas ("◡" = senakcenta silabo, "—" = akcentita silabo, markita grase kaj substerkita):
Diversaj lingvoj uzas malsamajn distingojn inter la elementoj "◡" kaj "—"; ili povas esti mallonga/longaj aŭ sen-/kunakcentaj. Akcentaj metrikoj malfacile produktas certajn piedojn, ekzemple la spondeon aŭ la tribrakon.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Piedo (poetiko), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.