La Persa filozofio aŭ eĉ irana filozofio datas reen el epokoj de filozofiaj tradicioj kaj pensaro kiu devenis el antikva Persio kun radikoj Hindiranaj kaj estis influitaj konsiderinde de la instruoj de Zoroastro.
La kronologio de la materio kaj de la scienco de la filozofio ekis ĉe hind-irananoj, kiuj datas el la jaro 1500 a.K. La filozofio de Zaratustro eĉ influis la okcidentan tradicion tra la judismo, kaj pro tio ankaŭ sur la meza platonismo.
Laŭlonge de la historio de Irano kaj pro rimarkindaj politikaj kaj sociaj ŝanĝoj kiaj la Islama konkero de Persio kaj la mongola invado de Persio, ampleksa gamo de pensoskoloj montris varion de vidpunktoj pri filozofiaj aferoj kiuj etendas el antikvaj tradicioj iranaj kaj ĉefe rilataj al la zoroastrismo, al skoloj kiuj aperis fine de la antaŭ-islama epoko, kiel maniĥeismo kaj la mazdakismo, así como varias escuelas post-islámicos. La persa filozofio post la araba invado de Persio, estas karakterizata de diversaj interagadoj kun la antikva persa filozofio, la greka filozofio kaj kun la disvolvigo de la islama filozofio. La skoloj de lumigo kaj la transcendeca filozofio estas konsiderataj kiel du el la ĉefaj filozofiaj tradicioj de la epoko en Persio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Persa filozofio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.