Pensio estas monsumo regule pagata sen postulo de rekompenco.
Ekzistas pensioj pro aĝo kaj pro invalideco; krome postvivantoj povas ricevi vidvan aŭ orfan pension.
Oni distingas inter pensioj el la ŝtata sociala sistemo, entreprenaj pensioj kaj privataj pensioj. Entreprenaj kaj privataj pensioj ofte estas pagataj de asekuraj kompanioj (entreprena pensia asekuro, privata pensia asekuro).
En evoluintaj landoj pensioj estas garantiitaj al ĉiuj civitanoj, do ĉiaj ŝanĝoj en la pensia sistemo estigas gravajn diskutojn kaj foje amasajn protestojn. Intenco de la franca registaro okazigi pensian reformon kaŭzis tutlandan strikon kaj amasajn protestojn en decembro 2019.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Pensio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.