Paul LINDAU (naskiĝinta en la 3-a de junio 1839 en Magdeburg, mortinta en la 31-a de januaro 1919 en Berlino) estis germana teatrestro, verkisto kaj ĵurnalisto.
Paul Lindau | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Paul Lindau | ||
Naskiĝo | 3-an de junio 1839 en Magdeburgo | |
Morto | 31-an de januaro 1919 (79-jaraĝa) en Berlino | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Alma mater | Universitato de Lepsiko • Humboldt-Universitato en Berlino • Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle vd | |
Familio | ||
Gefratoj | Anna Lindau • Leopold Lindau vd | |
Profesio | ||
Okupo | scenaristo • ĵurnalisto • literaturkritikisto • verkisto • literaturhistoriisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Lindau studis en Halle (Saale) kaj Leipzig kaj doktoriĝis pri Molière; je la komenco de la 1960-aj jaroj li iris al Parizo. Tie ĉi li renkontis Sardoux, Augier kaj Dumas (fils), kies verkojn li tradukis en la germanan. Iliaj verkoj ankaŭ ege influis la proprajn. Tre influis lin ankaŭ la teatra kritikisto Jules Janin, kies brilaj felietonoj babilantaj estis intencite subjektivaj. Per diversaj kontribuoj al germanaj gazetoj li ekkontaktis gazetfarantojn en Germanlando. En 1862 li iris kiel redaktanto al Düsseldorfer Zeitung, kie li famiĝis per ĉefartikoloj kaj teatrokritikoj. Lia ĵurnalista laboro kondukis lin al Berlino en 1865 kiel parlamenta raportanto de la agentejo Telegrafenbureaux Wolff, en 1866 li laboris ĉe Elberfelder Zeitung kaj en 1870 li kungvidis la redaktadon de Neues Blatt en Leipzig. En 1871 li fondis en Berlino la semajngazeton Gegenwart kiu iĝis danke al liaj kritikoj influega presitaĵo. Ekde 1878 li eldonis la politikan monatgazeton Nord und Süd kiu aperis ĝis 1930.
En 1895 Lindaŭ transprenis la direktoradon de la Teatro je Meiningen kaj estris en Berlino de 1900-03 la institucion Berliner Theater, en 1904/05 Deutsches Theater. De 1909-18 li estis unua dramaturgo de la Reĝa dramteatrejo. En la funkcio de teatrodirektoro li faris tre lerte interesan ludprogramaron kun surscenejigitaj teatraĵoj ege allogaj (ekz. Alt-Heidelberg) aŭ malofte luditaj, de klasikuloj kaj dramistoj kiuj garantiis literaturan nivelon. Lindaŭ ankaŭ engaĝiĝis pri Kleist (Penthesilea, Robert Guiscard), Grabbe, Ibsen, Björnson, Hauptmann (Versunkene Glocke) kaj Sudermann.
Jam frue Lindaŭ skribis ankaŭ satirajn-ŝercajn vojaĝleterojn laŭ la modelo de Heine. Li iĝis fama kiel kritikisto de la socio. En 1869 lia unua dramo Marion havis la premieron sub Heinrich Laube en Leipzig. Same kiel kritikisto li provis ankaŭ kiel dramisto enkonduki francan stilon ĉe la spektantaro. Liaj teatraĵoj ĉie luditis kun granda sukceso pentrante socian portreton kaj ili estis ŝercaj kaj ne tro provokaj. Kun bona instinkto li priskribis ne nur episodojn el la propraj vivo sed ankaŭ de amikoj, krome skandalojn sen pridemandi ties kialojn.
Per Gräfin Lea (1879) li kritikegis la antisemitismon, per Ein Erfolg (1874) la korupcian ĵurnalismon, per Mariannens Mutter (1885) la maldignan situacion de la eksedzinigitaj virinoj. En Maria Magdalena (1872) rakontatas la situacio de belaj sed malriĉiĝintaj knabinoj kiuj volis fariĝi aktorinoj, en Verschämte Arbeit (1881) la provo perlabori al si bonan vivon per kaŝita laboro (pro plenumi la klasajn postulojn). Tre bone Lindau karakterizis la reprezentantojn de diversaj klasoj sed tamen ne vere kritikis la burĝan societon mem.
Dum la 1880-aj jaroj Lindau ekinteresiĝis pri sociaj romanoj. La trilogio Berlin (Der Zug nach Westen, 1886; Arme Mädĉen, 1887; Spitzen, 1888) donu per rakontoj pri novriĉuloj, nobeloj, naivaj florvendantaj knabinoj kaj krimuloj bildon de grandurbo. La romano Die blaue Laterne (1908) temas - kiel ankaŭ kelkaj rakontoj - pri teatra vivo. La malsufiĉa poeta substanco faligis al forgeso la romanojn. La verkoj kvazaŭ nur legeblas kiel historiaj skribaĵoj pri la fino de la 19-a jarcento.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Paul Lindau, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.