Paul Bocuse (naskiĝis la 11-an de februaro, 1926 en Collonges-au-Mont-d'Or apud Lyon, mortis la 20-a de januaro, 2018 en Collonges-au-Mont-d'Or) estas franca kuirmajstro, konsiderata kiel unu el la plej bonaj kuiristoj de la 20-a jarcento.
Paul Bocuse | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Paul François Pierre Bocuse |
Naskiĝo | 11-an de februaro 1926 en Collonges-au-Mont-d'Or |
Morto | 20-an de januaro 2018 (91-jaraĝa) en Collonges-au-Mont-d'Or |
Mortokialo | Parkinsona malsano |
Tombo | cemetery of Collonges-au-Mont-d'Or |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Georges Bocuse |
Infano | Jérôme Bocuse |
Okupo | |
Okupo | ĉefkuiristo • entreprenisto |
TTT | |
Retejo | https://bocuse.fr/fr/ |
Bocuse estas unu el la plej prominentaj ĉefoj ligitaj kun la Nouvelle Cuisine (la termino unue estis uzata en gazeta artikolo en 1972), kiu estas malpli abunda kaj multkaloria ol la tradicia haute cuisine, kaj substrekas la gravecon de freŝaj ingrediencoj de la plej alta kvalito.
Li gvidis la luksan restoracion l'Auberge du Pont de Collonges en sia hejmurbo, kiel ankaŭ ĉenon da brasseries (bierejoj) sub sia licenco. Paul Bocuse havis plurajn lernantojn, multaj el ili mem fariĝis famaj ĉefoj. Unu el ili estis Eckart Witzigmann, la unua germana ĉefkuiristo kiu ricevis tri stelojn.
Ekde la jaro 1987, la premio Bocuse d'Or estas konsiderata kiel la plej prestiĝa premio por ĉefoj en la mondo (almenaŭ rilate la francan kuirarton), kaj kelkfoje rigardata kiel la neoficiala monda ĉampionkonkurso por kuirĉefoj. La lando kiu gajnis la premion ne rajtas partopreni en la sekva ĉampionkonkurso.
1987 | FRANCIO | BELGIO | GERMANIO |
1989 | LUKSEMBURGO | BELGIO | SINGAPURO |
1991 | FRANCIO | NORVEGIO | BELGIO |
1993 | NORVEGIO | DANIO | BELGIO |
1995 | FRANCIO | SVEDIO | GERMANIO |
1997 | SVEDIO | BELGIIO | NORVEGIO |
1999 | NORVEGIO | FRANCIO | BELGIIO |
2001 | FRANCIO | SVEDIO | ISLANDO |
2003 | NORVEGIO | FRANCIO | GERMANIO |
2005 |
|
|
|
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Paul Bocuse, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.