Otelo estas tragedio de William Shakespeare verkita ĉirkaŭ 1603.
La plena kaj originala nomo estas The Tragœdy of Othello, the Moore of Venice. Ĝi estas verkita probable post Hamleto, kaj antaŭ Makbeto kaj Reĝo Lear. La unua konata surscenigo okazis probable la 1-an de novembro de 1604 en la Palaco de Whitehall de Londono.
Otelo, la Maŭro de Venecio | ||
---|---|---|
Aŭtoro | William Shakespeare | |
Eldonjaro | 1960 | |
Urbo | La Laguna | |
Eldoninto | Eldonejo Stafeto | |
Paĝoj | 207 | |
La verko prenas sian nomon el la precipa rolulo, Otelo, maŭro kiu estas kvazaŭ la simbolo de la ĵaluzo.
Otelo | |
---|---|
dramatic work | |
Informoj | |
La verko estas tradukita al Esperanto, kun la nomo Otelo, la Maŭro de Venecio fare de Reto Rossetti, kaj eldonita 207-paĝe de Eldonejo Stafeto el La Laguna, en la jaro 1960.
Kelkaj historiistoj de la literaturo konsideras Zairo-n kiel liberan adaptaĵon de Otelo fare de Voltaire. La teatraĵo pritraktas la samajn temojn, tio estas la ĵaluzo kaj la tolero. Oni povas ĉiukaze noti ke kie la tragedio ŝekspira substrekas la rolulojn de Otelo kaj Jago, insistante tiel pri la ĵaluzo, dum Voltaire pligravigas la rolulon kiu korespondas al Desdemona (Zaïre) kaj ŝian patron, privileĝiante tiele la temon de la toleremo kaj tiun pri la relativeco de la religioj, el kiuj tiu lasta estis unu de la preferataj de la franca verkisto.
Otelo estis plurfoje adaptita por la kino:
Ekzistas du operoj bazitaj en Otelo, respektive de Gioacchino Rossini (Otello) kaj Giuseppe Verdi. Antonín Dvořák verkis simfonian uverturon nomatan Otelo, Op. 93.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Otelo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.