La Organizaĵo de Nereprezentitaj Nacioj kaj Popoloj (angle Unrepresented Nations and Peoples Organization, mallongigita UNPO) estas internacia organizaĵo fondita la 11-an de februaro 1991, kies membroj estas aŭtoktonaj socioj (ekz.
indiĝenaj aŭstralianoj), okupataj nacioj (ekz. Tibeto, Ĉeĉenio), naciaj minoritatoj (ekz. hungara minoritato en Rumanio), sed ankaŭ landoj esence sendependaj, tamen sen sia reprezentanto en tiaj institucioj kiel Unuiĝintaj Nacioj (ekz. Tajvano). Ĝiaj membroj estas indiĝenaj popoloj, okupataj landoj, parolantoj de minoritataj lingvoj kaj aliaj grupoj kiuj strebas al la defendo de siaj rajtoj kaj de siaj kulturoj kiuj ĝenerale ne trovas sufiĉan defendon en la koncernaj ŝtatoj.
Organizaĵo de Nereprezentitaj Nacioj kaj Popoloj | |||||
---|---|---|---|---|---|
Membroj de UNPO. Eksaj membroj estas en malhelgriza. | |||||
internacia organizaĵo | |||||
Komenco | 11-a de februaro 1991 vd | ||||
Sidejo | Hago | ||||
Lingvoj | |||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Sidejo de UNPO estas en Hago.
Celo de la organizaĵo estas protekto de homrajtoj, rajto konservi sian propran nacian kaj kulturan identecon, kaj ankaŭ memstariĝon, protekto de la medio kaj serĉado de pacaj solvoj de konfliktoj kadre de nacia fono.
Organizaĵo nombras 47 membrojn de ĉiuj kontinentoj. Celoj de reprezentatj socioj (depende de la konkreta nacio) eatas diversaj - de kultura aŭtonomeco, konservo de la lingvo, rajto al tradicia vivmaniero, ĝis plena sendependeco. Kelkaj antaŭaj membroj de UNPO estas jam sendependaj ŝtatoj: Armenio, Estonio, Kartvelio, Latvio, Palaŭo kaj Orienta Timoro.
Ameriko
Afriko
Azio
Eŭropo
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Organizaĵo de Nereprezentitaj Nacioj kaj Popoloj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.