Nukleozidoj estas glukozilaminoj kiuj agas kiel nukleotidoj sen la fosfata grupo.
Nitrogena bazo | Ribonukleozido | Deokso-ribonucleozido |
---|---|---|
Adenino | Adenozino A | Deokso-adenozino dA |
Guanino | Guanozino G | Deokso-guanozino dG |
Timino | 5-Metil-uridino m5U | Timidino dT |
Uracilo | Uridino U | Deokso-uridino dU |
Citozino | Citidino C | Deokso-citidino dC |
Nukleozido konsistas je unu nitrogena bazo kaj kvinkarbona sukero (aŭ ribozo aŭ deokso-ribozo), tamen, nukleotido komponiĝas je unu nitrogena bazo, unu kvinkarbona sukero kaj unu aŭ pli da fosfataj grupoj. En nukleozido, la bazo konektiĝas al aŭ ribozo aŭ deokso-ribozo pere de beta-glukoza ligilo. Ekzemploj de nukleozidoj estas citidino, uridino, adenozino, guanozino, timidino kaj inozino.
Dum nukleozido estas nukleobazo ligita al sukero, nukleotido komponatas je unu nukleozido kaj unu aŭ pli fosfataj grupoj. Tiamanier ke, nukleozidoj povas fosforiĝi per specifaj kinazoj en la ĉelo sur la grupo de la primara alkoholo de la sukero (-CH2-OH) por estigi nukleotidojn. Nukleotidoj estas la molekulaj konstrublokoj de la DNA kaj RNA.
Nukleozidoj estas produktataj aparte en la hepato, sed ili pli abunde proviziĝas per ingestado aŭ digestado de nukleataj acidoj en la dieto, per kio la nukleotidazoj rompas la nukleotidojn (tian kian la timidinan monofosfaton) en nukleozidojn (tian kian timidinon) kaj fosfaton.
En Medicino, pluraj nukleozidaj analogaĵoj uzatas kiel anti-virusaj anti-kanceraj agentoj. La virusa polimerazo enkorpigas tiujn kombinaĵojn al ne-kanonikaj bazoj. Ĉi-komponaĵoj aktiviĝas en la ĉeloj per respektiva konvertado al nukleotidoj. Ili administriĝas kiel nukleozidoj ĉar ŝarĝitaj nukleotidoj ne facile sukcesas trapenetri ĉelmembranojn.
En molekula biologio, ekzistas pluraj analogaĵoj de la sukerstrukturo. Pro la malalta stabileco de la RNA, kiuj inklinas al hidrolizo, pluraj pli stabilaj alternativaj nukleozidaj/nukleotidaj analogaĵoj, kiu korekte ligiĝas al RNA, estas uzataj. Tio estiĝas per uzo de malsamaj sukerstrukturoj. Ĉi-analogaĵoj inkludas blokitajn nukleatajn acidojn, morfolinon kaj peptidajn nukleatajn acidojn.
Sinsekve, dudeokso-nukleotidoj estas uzataj. Ĉi-nukleotidoj posedas ne-kanonikan sukeron deokso-ribozan, kies strukturo malhavas hidroksilan grupon en la 3-a karbonatomo (kiu akceptas fosfaton). Do, ĝi ne sukcesas ligiĝi al la proksima bazo finante la ĉenon, pro tio ke DNA polimerazoj ne sukcesas distingi inter ĝi kaj regula deokso-ribo-nukleotido.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Nukleozido, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.